Uzantino:Ligata/Teksturhava sojfaba proteino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Teksturhava sojfaba proteino (TSP), ankaŭ konata kiel sojfaba viando (sed ne konfuzu kun tofuo) aŭ sojfabaj buloj estas sengrasigita soja faruna produkto, kromprodukto de la eltiro de sojfaba oleo.[1] Ĝi estas ofte uzata kiel vianda analogaĵo aŭ vianda pligrandvolumenigaĵo. Ĝi rapide kuiriĝas kaj ĝia proteina enhavo estas ege pli granda ol multaj specoj de viando.

Fabrika procedo[redakti | redakti fonton]

TSP estas kutime farita el soja faruno aŭ koncentraĵo kun alta kvanto (50%) da soja proteino. Fojfoje simila proteinaĵo estas farata el katunaj semoj, tritikoaveno. Ĝi estas elpremita en diversaj formaj (boloj, flokoj, grajnoj kaj strioj) kaj grandecoj, elirante la duzon ankoraŭ varme kaj samtempe plivastiĝante.[2] La sengrasigitaj termoplastaj proteinoj estas varmigitaj al 150–200°C, kio denaturigas ilin al fibreca, nesolvebla, pora reto, kiu povas sorbi tiom multe kiom trioble ĝian pezon da likvaĵoj. Kiel la premita fandita proteina miksaĵo eliras la elpremilon, la subita falo de premo kaŭzas rapidan vastiĝon al pufa solidaĵo, kiu tiam estas sekigita. Komponite kiam seka el tiom multe kiom 50 elcento da proteino, TSP povas esti remalsekigita kun akvokvanto duobla de la kvanto da proteino, kio faligas la elcenton da proteino al proksimume tio de viandhaketaĵo (16%). TSP estas ĉefe uzata kiel vianda substituaĵo pro sia tre malalta kosto, malpli ol triono el la prezo de bovhaketaĵo, kaj kiam ili kuiriĝas kune, ĝi helpas reteni pli el la pezo de la viando, sorbante sukon normale perditan.[3]

Propraĵoj[redakti | redakti fonton]

TSP povas esti farita el soja faruno aŭ koncentraĵo, enhavanta 50% aŭ 70% da soja proteino, respektive; ili havas mildan fabecan guston. Ambaŭ postulas remalsekigon antaŭ uzo, fojfoje kun aldona gustodono samtempa. TSP estas elpremita, kaŭzante ŝanĝon de la strukturo de la soja proteino, kio rezultigas fibrecan, spongan matricon, teksture similan ol viando. En ĝia senakvigita formo, TSP vivas pli longe ol jaro, sed difektiĝos ene de pluraj tagoj post la remalsekigo. En ĝia floka formo, ĝi povas esti uzata simile ol viandhaketaĵo.

References[redakti | redakti fonton]

  1. {{{Titolo}}}. ISBN 0-8493-2981-7.
  2. {{{Titolo}}}. ISBN 0-7487-2566-0.
  3. {{{Titolo}}}. ISBN 0-8247-8279-8.