Uzanto-Diskuto:Ĉiki

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Ĉiki!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Arno Lagrange  21:12, 3. Mar 2005 (UTC)

Saluton, ĉu eble vi estas el Andaluzio?? Nu, agrablan kunlaboron. Smash

Ĉu vere vi estas el Jerez kiel mi? Grandega surprizo. Ĉu vi ankoraŭ loĝas en Jerez?? Nu, mi ŝatus kontakti andaluzajn esperantistoj

Alilingvaj ligiloj[redakti fonton]

Saluton. Mi bonvenigas vin kiel kontribuanto por regionaj artikoloj. Mi faras simile ĉe vilaĝoj el Ekstremaduro. Jen du konsiloj: ne forgesu la alilingvajn ligilojn (dekomence vi forgesis, poste ĉe Alboloduy aperas la hispanlingva ligo, sed ne la aliaj, krom ke ne aperas la esperanta ligo en la hispana). Oni devas enmeti almenaŭ en unu de la alilingvaj artikoloj por ke ĝi aperu robote en la aliaj. Dua konsilo estas ke vi enmetu ion pri la vilaĝoj: monumento, kuriozaĵo, io ajn por ke ĝi ne estu fantomaj artikoloj. En Vikipedio necesas artikoloj kun informoj kaj ne nur skeletoj. Mi pretas helpi se necesas. Ĝis. --kani 23:16, 20. Jun 2009 (UTC)

Viaj ŝablonoj pri Hispanio[redakti fonton]

Saluton, mi restarigis versiojn de kelkaj ŝablonoj (ekz. Ŝablono:Municipoj de Provinco Granada), kiujn faris vi kaj kiujn Vikipediisto:Airon90 uniformigis. Bonvolu kontroli ĉiujn viajn ŝablonojn. Estus damaĝe, se malaperus diversaspektaj ŝablonoj nur tial, ke iu ne konas aliajn ŝablonojn. Viaj ŝablonoj plaĉas al mi. Jujijo 06:32, 12. Jun 2010 (UTC)

Saluton. Vi faris du erarojn je tiu artikolo. Unue la nomo. Eblas inventi neologismojn, sed nur se necesas kaj, laŭ via propra klarigo en la artikolo, en Esperanto estas ege facile krei la vorton Municiparo, kio jam ekzistas en Vikipedio kaj kio tute ne eblas en la hispaniaj latinidaj lingvoj: pri la eŭska mi tute nenion scias. Do mi ŝanĝis al tiu titolo, kvankam se vi iam serĉas vian proponatan vorton, same aperos la artikolo. Krome estus kolizio, ĉar iu neleginte la artikolon povus imagi ke temas pri komunumo de manoj. Dua eraro estas ke vi metis kurbajn krampojn anstataŭ rektajn por la kategorio. Tio estis tialo ke aperis ligoj de tiu artikolo al kategorio de hispanaj municipoj anstataŭ al la koresponda artikolo, kiun vi povis preni ekzemple el la hispana kaj kion mi faris. Nedankinde.--kani 17:49, 18 Sep. 2011 (UTC)

Uzanto:Ĉiki/Test1[redakti fonton]

Saluton, Ĉiki. Mi hodiaŭ trovis vian paĝon Uzanto:Ĉiki/Test1. Ĉu vi ankoraŭ bezonas la ŝabloneton? Se ne, mi emus alinomigi ĝin, tiel ke ĝi nomiĝus Ŝablono:Situo sur mapo Hispanio Andaluzio. Krome mi emas ŝanĝi la mapon al tiu en la germana ŝablono. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 19:34, 8 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, Ĉiki. La menciita ŝablono Uzanto:Ĉiki/Test1 nun eĉ estas superflua, ĉar jam ekzistas {{situo sur mapo Andaluzio}} kun pli bela mapo. Se vi ne plu bezonas Uzanto:Ĉiki/Test1, vi povas peti ĝian forigon de mi aŭ alia administranto. Por tio sufiĉas meti {{forigu|ne plu bezonata}} inter <includeonly> kaj </includeonly> en la fontokodo de Uzanto:Ĉiki/Test1. Do, vi ne devos malplenigi la paĝon. --Tlustulimu (diskuto) 20:04, 1 Jan. 2013 (UTC)

Mankantaj informoj pri via dosieroj[redakti fonton]

Saluton. Mi trovis dosieron Dosiero:Lisianto.jpg kiun vi alŝutis, sed ne provizis informojn pri aŭtoro, fonto aŭ permesilo. bonvolu aldoni la mankantajn informojn per la ŝablono {{Informo por dosiero}}. Kaze de problemoj min kontaktu en mia diskuto. Se vi ne aldonos la bezonatajn informojn, la dosiero estos forigita post la 6-a de Septembro 2014. Amike --KuboF (diskuto) 14:36, 30 Aŭg. 2014 (UTC)

Forigita. --KuboF (diskuto) 12:33, 12 Okt. 2014 (UTC)