Uzanto-Diskuto:HorSan40

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Uzanto-Diskuto:Aleksandro)
   Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, HorSan40!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elegante enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzanto-skatolojn.

Se vi havas demandojn rigardu :
- la redaktan subportalon;
- helpon;
- tekston : "Kiel krei paĝon".
- Vikipedio:Nomoj de titoloj

Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo.

En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon .

Agrablan kunlaboradon deziras al vi Maksim 14:44, 2. Mar 2007 (UTC)


Saluton! Mi finis ĉiujn komunumojn en Vas (Hungario) laŭ mia gusto, kaj nun mi faras la samon en Győr-Moson-Sopron. Estas granda diferenco, ke pli frue mi povis kopii bildojn, nun tio ne sukcesas. (Ekzemple pli frue Acsád, nun Szakony.) Estas tie ŝafokapo signifante la permeson. Mia tekniko estis tio, ke mi kopiis la tutan linion, poste mi ŝanĝis Kép al Dosiero. Nun tio ne sukcesas. Krome mi ŝatus ŝuti ankaŭ la blazonon, vane, mi ne komprenas, kial estas tio malpermesata. Krome mi nepre ŝatus kopii mapon de subregionoj Kistérség.--Crosstor 07:49, 17. Sep 2007 (UTC)

Kara, principe estas laŭdinda principe ĉiu verkado por Vikipedio kaj komunumo estas ja bona kampo por rapide aldoni multajn artikolojn al la vikipedio. Tamen ni vere evitu ĝermojn el unu frazo (la esperanta vikipedio ne estu sur la malnivelo de la volapuka). Por orientiĝo eble konsultu foje mian laboron rilate la komunumoj en Kantono Zuriko, Svislando. Mi unue faris ampleksa tekston pri la kantono mem, tradukante el la germana kaj aldonante al propraj fontoj (la esperanta versio nun estas tie pli informo-hava ol la plej multaj nacilingvaj versio). - Iru ekzemple al distrikto Dielsdorf. - Vi bezonas ŝablonon por hungaraj komunumoj (tiun vi povas krei se tro granda penado, kopiante ekzemple la svisan). Koncerne vian problemon kun fotoj: Lasŭ via meto funkcias nur fotoj, kies fonto trovigas en commons. Se la foto tamen troviĝas en la hungara vikipedio, tiam oni unue devas alŝuti la dosieron aŭ al commons aŭ al la esperanta vikipedio, por ke ĝi funkciu. Kaj ankaŭ tre gravas, ke novaj artikoloj disponu pri la indikoj de la aliaj lingvoj, en kiuj tiu artikolo ekzistas. Ĉe komunumo minimu estu jenaj infromoj: Nomo, Distrikto, Provinco aŭ Kantono aŭ Federacilando, Lando, nombro de loĝantoj, alteco super la marnivelo, koordinatoj. Tiam estu plej gravaj informoj pri trafiko, situo (ĉu en valo, sur montopinto aŭ en ebenaĵo), eble apartaj faktoj (ekzemple naskiĝo loko de mondoĉampiono pri fiŝkaptado ...) --> En la eldonejo de Flandra Esperanto-Ligo aperis cetere belega libreto, kiel verkadi en Vikipedio. Kaj laste unu granda peton: Ne verku novan tekston nur el unu frazo kiel "Györ estas urbo en Hungario" - tiajn tekstojn preskaŭ certe iu administranto rapide vorviŝas. Do se vi ankoraŭ havas demandojn, mi volonte estos je via dispono. Amike DidiWeidmann 21:04, 26. Feb 2008 (UTC)

Saluton ! Mi vidis, ke vi partoprenis la Ĝeneralan Kunsidon de HKMKN. Ĉu vi povas plibonigi la artikolon pri tiu nova asocio ? Dankon ! NicoRay 21:07, 6. Feb 2008 (UTC)

Saluton![redakti fonton]

Fakte estas malbona, sed komence iu faris artikolojn "Komunumoj de Hungario", kie oni trovas 700 da artikoloj. Do se vi faros artikolojn pri "vilaĝoj de Hungario", estus bone trovi ilin en unu komuna loko. Estas du solvoj: aŭ vi skribos al "komunumoj" aŭ transmetos ĉiujn vilaĝojn el la komunumoj al la "vilaĝoj". Iam estis tie ankaŭ urboj kaj grandvilaĝoj, sed por ili mi jam faris apartajn kategoriojn. Samideane --Crosstor 13:59, 19. Feb 2008 (UTC) Via ideo estas bona, en Ácsteszér mi faris la unuan frazon, por simili al la ceteraj. Oni ne ŝatas multe da ĝermoj, oni diras, ke skribu almenaŭ 3 frazojn. Mi tiel laboras, ke unue mi legas la hungaran tekston, samtempe mi notas la ciferojn. Poste mi kopias jam pretan artikolon, kaj mi formas el tio novan, dume mi ŝanĝas la nomon kaj nature partojn. Laŭ mi la proksimaj vilaĝoj estas similaj, tial mi elektis tiun metodon.--Crosstor 16:10, 22. Feb 2008 (UTC)


Bonvolu ĉesi aldoni subnivelajn artikolojn aŭ mi plu forbaras vian laboron je pli longa tempo. Bonvolu labori(!), kaj ne laborigi(!) aliajn kunlaborantojn. Se vi ne volas verki pli serioze, bonvolu pripensi vanecon de via laboro! Narvalo 14:14, 26. Feb 2008 (UTC)

Por ne esti ĝermoj mi aldonadas al la vilaĝaj artikoloj en Komárom tekstojn, krome mi aldonos al la viaj aliajn informojn por riĉigi la artikolojn.--Crosstor 05:52, 23. Mar 2008 (UTC)

Saluton![redakti fonton]

Iu skribis al mi, sed ne aperis la mesaĝo. Do, mi faris artikolojn el la ĝermoj, sed ankaŭ ili estas pligrandigeblaj, krome restis ĉ. 15 da mankaj vilaĝoj. Ĉu vi faros tion, aŭ mi finu la departementon?--Crosstor 19:49, 28. Mar 2008 (UTC)

Kaporalo[redakti fonton]

Saluton, Aleksandro. Mi vidis, ke vi ĵus kreis la artikolon Kaporalo. Ĉu vi povus iom aldoni, ĉar la artikolo estas tre mallonga? Kore --Tlustulimu 17:35, 13. Jun 2008 (UTC)

Tubkondukilo, flanĝo[redakti fonton]

Dankon, Aleksandro, pro via afabla mesaĝo. Mi ĝojas, ke vi kiel fakulo kontribuas per teknikaj nocioj al Vikipedio. Ili urĝe mankas kaj - ĉiukaze por mi - estas terure malfacile tradukeblaj el alilingvaj Vikipedioj. Mi ĵus testis min mem per flanĝo, sed ho ve. Ĉu ili estas surlutita aŭ surveldita ktp.? Eble vi okaze ŝatus plibonigi kaj korekti mian laikaĵon. Amike Helga Schneider 11:04, 3. Jan 2009 (UTC)

P.S.: Per kvar tildoj (~) la Vikipedio-programo aŭtomate enmetas vian uzul-nomon kaj precizan horon de via mesaĝo.

Saluton, dankon pro via interesa demando. Jes, oni povus diri, ke mia interesiĝo pri la hungara venas iomete ankaŭ de la nomo de mia loĝurbo, sed nerekte. La urbo nomiĝas kiel ĝi nomiĝas, ĉar ĝi situas ĉe la iama landlimo de Aŭstrio kaj Hungario (kies parto tiam estis ankaŭ Slovakio). Kaj plej konkreta impulso por mi eklerni la hungaran estis la bezono esplori la historion de mia patrina familio en la arĥivejoj de Bratislava, ĉar tiu familio en la 19-a jarcento vivis sur la teritorio de okcidenta Slovakio (la provincoj Nyitra kaj Pozsony). En la malnovaj registrolibroj ofte oni skribis hungare, kaj mi deziris kompreni tiujn informojn. Krome tamen, mia scivolemo pri la hungara estas certe grandparte influita ankaŭ de mia esperantisteco, renkontiĝado kun multaj hungaraj esperantistoj kaj ĝenerala scivolemo pri lingvoj (kaj simpatio por tiuj aparte specialaj kiel la hungara). La hungaran lingvon mi studis universitate dum unu semestro; eble mi iam ankoraŭ daŭrigos pri tio. Viszontlátásra! Marek "Blahma" BLAHUŠ 15:06, 6. Jan 2009 (UTC)

Saluton, Aleksandro. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzeblaj sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn. -- Yekrats 00:14, 1. Feb 2009 (UTC)

Saluton, Aleksandro. Mi aldonis kelkajn ligojn al artikolo, nepraj por ke ĝi ne estu tiom izolita. Sed mi tute ne estas fakulo pri fiziko kaj ne komprenas pri kio temas, do ne povas serĉi la alilingvajn similaĵojn. Mi supozas, ke en iu lingvo estas simila artikolo, ĉu ne?--kani 21:02, 12. Feb 2009 (UTC)

Ruĝa ŝlimo – ĉu traduko?[redakti fonton]

Saluton, Aleksandro; mi legis vian artikolon pri ruĝa ŝlimo, kiu certe estas necesa kaj tre utila. Mi havas la impreson, ke vi pli-malpli tradukis la germanan artikolon; tio ja estas en ordo. Sed vi ne indikis, ke temas pri traduko, kaj ne referencis al la originalo. Pro similaj aferoj okazis plendoj de la originalaj aŭtoroj; vidu ekzemple en Uzanta_diskuto:Longharulo#Lizenzverstoß. Kaj bonvolu legi la klarigojn ĉe Vikipedio:Tradukoj#La jura flanko.

La aŭtoroj povas devigi nin forigi la tradukitajn artikolojn, se ili ne bon-orde indikas la fonton.

Antaŭdankon! – Umbert' 18:10, 6. Nov 2010 (UTC)

Dankon pro via respondo. Mia peto estis ne, ke vi indiku fontojn (ankaŭ tio estas bona), sed ke vi marku la artikolon kiel tradukon el la germana vikipedio, ĉar tion postulas la reguloj de la vikipediaj permesiloj. Ekzemple la unua frazo ŝajnas esti preciza traduko de la unua germana frazo:
  • "Ruĝa ŝlimo estas flanka produkto de la fabrikado de aluminio laŭ la Bayer-metodo."
  • "Rotschlamm ist ein Abfallprodukt der Aluminiumherstellung nach dem Bayer-Verfahren."
Aŭ poste:
  • "Kiom [da] ruĝa ŝlimo elfalas laŭ la produktita aluminio – tio dependas de la kvalito de la uzita baŭksito."
  • "Wie viel Rotschlamm je produzierter Tonne Aluminium anfällt, hängt von der Qualität des verwendeten Bauxits ab:"
Eble la resto de la artikolo estas memstara, kaj pro du frazoj verŝajne ne necesas marki ĝin kiel tradukon. Bone. Sed bonvolu kompreni, ke kelkaj aŭtoroj, nelaste el la germana vikipedio, tre insistas pri tiuj aferoj.
Umbert' 18:24, 15. Nov 2010 (UTC)

Szia! Te csináltad azokat a jó bővítéseket Pécsnél? Miért névtelenül, vagy az valaki más?--Crosstor (diskuto) 08:18, 5 Sep. 2012 (UTC)