Uzanto:HorSan40
| |||||||||||||||
Mia nomo estas HORVÁTH Sándor, Aleksandro. Mi vivas en hungara urbeto Lábatlan, kaj naskiĝis ĉi tie en 1940. Mia profesio estas maŝinfaka inĝeniero, kaj nun mi estas pensiulo.
Unuan fojon mi renkontiĝis kun Esperanto en la jaro 1957. Tiam mi aĉetis de esperantistoj el Tokodaltáró 64 paĝan lernolibreton de BARANYAI Imre kaj vortareton kun nomo "Ŝlosilo". Ĉi tiun kajeron mi rapide finlernis. Pli profunde mi denove komencis okupiĝi pri Esperanto, kiam eldoniĝis la lernolibro de Baghy en 1958, kaj mi aĉetis ĝin. Post kiam mi finlernis ankaŭ ĉi tiun lernolibron, mi aĉetis la romanon de Georgi Karaslavov: Bofilino, kaj mi legis ĝin serĉante ĉiujn novajn, ne konatajn vortojn, kiujn mi poste lernis diligente.
Mi vizitis la landojn:[redakti | redakti fonton]
Ĉeĥio
Orienta Germanio
Pollando
Aŭstrio
Liĥtenŝtejno
Princlando inter Aŭstrio kaj Svislando.
Svislando
Francio
Germanio
Slovakio
Rumanio
Bulgario
Litovio
Latvio
Estonio
Finnlando
Nederlando
Belgio
Slovenio
Kroatio
Serbio
Nord-Makedonio
Ŝablono:Monaco
Ŝablono:San Marino
Italio