Uzanto-Diskuto:Badak Jawa

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dankon pro via nova kreo de artikolo MSNBC. Bonvolu atenti ke en Esperanto ne eblas diri "... de retejo ĉefsidejis en Novjorko". Gramatike ĝi ĝustus se oni skribus "... de retejo kiu ĉefsidejis en Novjorko", sed tio ankaŭ estus enhave malĝusta ĉar la "-is" signifus ke tiel historie estis kaj ne plu estas nun, kaj iu verbo "ĉefsideji" estus ekstreme nekutima. En Esperanto eblas inventi iujn kombinaĵojn kiujn neniam iu ajn jam elpensis, sed en enkiklopedio tamen estas bone ne troigi pri vortoj ege strangaj kaj nekutimaj, ĉar la baza senco de enkiklopedio ne estas demonstri tute nekutimajn vortojn ĵus inventitajn sed transporti informojn en laŭeble komprenebla lingvaĵo. Tute bone estas vortumi la frazon "... de retejo kun ĉefsidejo en Novjorko" - vortoj kun sufikŝo -ej- estas kutime substantivoj, eblas ankoraŭ adverboj kun finaĵoj -e en senco de loko (do "mi sidas en oficejo" aŭ "..en bakejo" = "mi sidas oficeje" aŭ "mi sidas bakeje kaj trinkas kafon tie"), sed se oni ne tute certas ĉu homoj bone komprenas, la formoj "mi sidas en oficejo" aŭ "..en bakejo" ankaŭ tie estas pli sekuraj.

Kaj alia temo: estas milionoj da temoj pri kiuj jam estas vikipediaj tekstoj en la angla lingvo (nun 6 752 335 artikoloj) sed ne en Esperanto (346 888 artikoloj). Tial ĉiam pripensindas ĉu meti ruĝajn ligilojn. La artikolo MSNBC certe sencas kaj bonvenas, ĉar ĝi estas ĝenerala temo. Sed pri apartaj artikoloj por unuopaj elsendoj de la kanaloj eble aliaj vikipediaj uzantoj tute ne amase interesiĝos kaj supozeble ne pensos ke tiuj tiom specifaj temoj estas prioritataj en listo de farindaj artikoloj. Mi ĵus faris aparte por la nova artikolo MSNBC novan artikolan ĝermon novaĵelsendo (Q1962634). Sed ruĝaj ligiloj kiel The Rachel Maddow Show, The Last Word with Lawrence O'Donnell, Limdato: Blanka Domo, The Beat with Ari Melber, kaj All In with Chris Hayes probable restos ruĝaj eterne, se vi ne mem faros artikolojn kaj mem "bluigas" la vortojn. Tiam sencas pripensi, ĉu ne simplaj "nigraj" vortoj pli bonas ol frustrigaj ruĝaj ligiloj, do The Rachel Maddow Show, The Last Word with Lawrence O'Donnell, Limdato: Blanka Domo, The Beat with Ari Melber kaj All In with Chris Hayes. Estas regulo ke ligilon kiu estis ruĝa dum jaro (kutime oni estas multe pli grandanima kaj lasas ruĝajn ligilojn dum kvin aŭ ok jaroj) oni povas simple formeti, ĉar se tiom longan tempon neniu interesiĝis fari apartan artikolon, versajne nenio ŝanĝiĝos se oni simple atendas duoble longe. Sed kompreneble estas granda laboro en ĉiuj artikoloj kontroli kiom longe ruĝa ligilo jam estas ruĝa, kaj tial estas multaj forgesitaj ruĝaj ligiloj, kiuj simple "polviĝas". Tial mi petas vin, aŭ mem krei tekstojn por la ruĝaj ligiloj kiujn vi ĵus "plantis", aŭ pripensi ĉu ne eblas rezigni pri internaj ligiloj.

Eta detalo ankoraŭ estas ke en Esperanto nombro skribata "19,000" signifas "19" kaj "19,500" estas "19 kaj duono", ne estas "19000" kaj "19500" kiel en la angla lingvo. Sed malgraŭ tiuj konsiloj, mi sincere bonvenigas la novan tekston pri MSNBC, donis al ĝi bonan informkeston kaj kiel mi skribis eĉ verkis apartan novan alian artikolon nur por forigi ruĝan ligilon en ĝi. Salutas ThomasPusch (diskuto) 13:21, 5 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Ekde kiam la novulo "Badak Jawa" kreis la tekston "MSNBC" la 5-an de decembro 2023, la homo ne ensalutis dum 20 tagoj, kaj ne klaras ĉu entute iam okazos ensaluto kaj estos intereso kio okazis al la 2 tekstoj plantitaj tiam... Tial mi nun riparos la misojn en la teksto. ThomasPusch (diskuto) 14:25, 25 dec. 2023 (UTC)[Respondi]