Uzanto-Diskuto:Chabi

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, Chabi. Mi vidas ke vi skribis "mi ne plu skribos ĉi-tie", kaj ke vi entute en junio 2021 ĉesis redakti vikipedion. Sed mi vidis, ke kiam vi aktivis vi tre uzis la bonan esperantlingvan vorton Huesko. Ĵus finiĝis diskuto en la paĝo VP:AA, en kiu oni pripensis al kiu nomo oni povus ŝanĝi la misan lastan formon Ŭesko, kiu almenaŭ ekde aprilo 2023 ne plu eblas en Esperanto. La rezulto estis, ke neniu havis validan eksteran referencon pri uzo de esperantlingva nomo por la provinco ekster Vikipedio, kaj tial vole-nevole la paĝo ekde nun portos la hispanan nomon "provinco Huesca", kvankam ĉiuj scias ke tio favorigas la plimulton de hispanlingvanoj kaj malatentigas la multe malpli multnombrajn aragon- kaj katalunlingvanojn. Se hazarde vi foje revenas ĉi tien kaj vidos tiun noton: ĉu vi havus ideon pri ekstera referenco pri uzo de esperantlingva nomo Huesko? ThomasPusch (diskuto) 19:41, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]