Uzanto-Diskuto:Chabi1

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Chabi1!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 14:54, 4 Apr. 2011 (UTC)

Saluton, Chabi, kial vi ne atentas plie kaj ne laborigas onin? En artikolo Polinezia Kultura Centro dekfoje mi devis interveni por ĝermeto de nur 2 linioj. Vi devus lerni esperanton kaj legi plie en kaj pri Vikipedio. Multaj jam diris tion, sed ŝajne vi pensas ke vi ne bezonas tion.--kani 22:12, 4 Apr. 2011 (UTC)

Ŝablono:Scienco[redakti fonton]

Saluton, Chabi1. Dankon pro la ŝablono {{Scienco}}. Mi ĵus korektis la uzitan bazan ŝablonon al {{Flanka kesto kun kaŝeblaj listoj}} kaj alĝustigis ĝiajn parametrojn. Vi nun povos daŭrigi la tradukadon de la informkestaj tekstoj. Bonvolu atenti, ke vi ne ŝanĝu la parametrojn maldekstre de la trovitaj egalosignoj. Tio ja estas la parametroj de la baza ŝablono kaj ili kutime ne estas ŝanĝindaj. Vi do nur ŝanĝu la tekston, kiu fariĝas videbla dum la antaŭrigardo de la ŝablono, do dekstre resp. post la egalosignoj.

Se vi ankoraŭ havas demandon, vi povos demandi min aŭ eble eĉ rekte en la diskutopaĝo de la ŝablona projekto. --Tlustulimu (diskuto) 22:04, 27 Jan. 2014 (UTC)