Uzanto-Diskuto:Claudio.def

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Claudio.def!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  RG72 (diskuto) 13:20, 10 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Fundação Oswaldo Cruz[redakti fonton]

Saluton kaj bonvenon al kunlaboro en Vikipedio. Mi foje klopodas plibonigi artikolojn jam faritajn, kiel kelkajn el vi. Oni devas zorgi pri kelkaj paŝoj. Vi kreis la artikolon Fundação Oswaldo Cruz kaj faris kelkajn erarojn. Unue per tiu titolo vi kreis artikolon ne pri tiu fondaĵo, sed pri la fondinto mem. Dua problemo estas ke vi ne atentis ĉu jam ekzistis tiuj artikoloj, kaj ja ekzistis artikoloj Oswaldo Cruz kaj pri la fondaĵo nome FioCruz. Do mi forigis la tekston kiujn vi metis erare en Fundação Oswaldo Cruz kaj konvertis tion, kiel indis, en alidirektilo al FioCruz. Se vi konsideras, ke oni povas uzi parton de tiu teksto por la artikolo Oswaldo Cruz iru al la historia paĝo de Fundação Oswaldo Cruz, prenu ĝin, poluru ĝin kaj aldonu ĝin en Oswaldo Cruz.--kani (diskuto) 12:18, 17 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi pardonpetas al ĉiuj de Vikipedio, mi intencas nur la plibonigo de la retejo, mi scias ke mankas multaj por fari bonan laboron, do pro tio ke mi lasas tio afero al ĉiuj saĝaj personoj, mi tre dankas al vi por la mesaĝo. Claudio.def (diskuto) 00:57, 18 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]