Uzanto-Diskuto:Francescoluciano93

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Francescoluciano93!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 02:45, 8 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Ŝaltili[redakti fonton]

Saluton. Via uzado de verbo ŝaltili kvankam komprenebla estas stranga en Esperanto, eble pli bone ekkuris, ekkonkurencis, ekfunkciis aŭ io tia. Amike.--kani (diskuto) 12:36, 18 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Lingvorego[redakti fonton]

Saluton. Mi forigis de kelkaj artikoloj la noton "↑ Ne estinte paŝadita du trionoj de la rondiroj atendataj, por la Grand Prix de Qataro ricevita duono de la poentoj ĉe kroĉas." ĉar ĝi estas tute nekomprenebla. Mi supozas, ke vi volis diri : "Ne plenuminte du trionojn el la atenditaj rondiroj, ĉe la Granda Premio de Kataro, li ricevis nur duonon de la poentoj." Mi supozas ankaŭ, ke oni uzis aŭtomatan tradukilon. Tradukiloj estas bonaj iloj, sed estas pli facile studi Esperanton.--kani (diskuto) 13:56, 3 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton. La vorto raso en Esperanto korespondas al la anglalingva vorto race kiu same korespondas al kurado, konkurenco. Kiam vi parolas pri motorcikloj vi sendube devas uzi ne la eksmodan vorton raso (afrika nigra raso, orientazia raso, raso de ĉevaloj, ŝafoj ktp.) sed la vortojn kurado, kuroj, konkurencoj ktp. Amike.--kani (diskuto) 11:11, 12 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

Simile en la fino de la tabelo vi aludas per Aŭdaca al litertipo, kiu povas esti nomita nigrega, dika, grasa sed ne Aŭdaca. Mi ne scias kiun vorton vi intencas traduki. Same ne Legendo sed Signifoj aŭ io tia. Sed mi ne trovas en la redaktopaĝo kie estas tiuj vortoj kaj mi ne korektis ilin.--kani (diskuto) 11:15, 12 mar. 2017 (UTC)[Respondi]