Uzanto-Diskuto:Leandro Souza Moreira

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Leandro Souza Moreira!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Biciklanto 11:01, 14. Mar 2006 (UTC)


vi estas ege bonvena ! Kiel nova esperantisto kaj nova vikipediisto vi faris brilajn unuajn paŝojn. Nur daŭrigu ! Arno Lagrange  07:06, 16. Mar 2006 (UTC)


Mi tre ŝatas viajn interesojn, Leandro! Ĉu vi kelkfoje babilas en ICQ aŭ MSN? Korajn salutojn, --Sonjaaa 18:01, 26. Maj 2006 (UTC)

Flago de Brazilo[redakti fonton]

Estimata ! vi ĵus enŝutis Dosiero:Flago_de_Brazilo.png dum ni jam havas Dosiero:Flag_of_Brazil.svg en la komunejo - estas preferinde uzi dosierojn el la komunejo ol reenŝuti ilin en la eo-vikipedion. Por ekscii kie troviĝas flagoj rigardu ekzemple Naciaj flagoj en la Vikipediocommons:Naciaj flagoj Arno Lagrange  01:52, 18. Jul 2006 (UTC)

Dankon pro la klarigo

Saluton homo![redakti fonton]

 

Kirill Grustnev[redakti fonton]

Saluton Leandro. Mi sendis al vi leteron al tarkuax_che_yahoo_com.

Foto LSM[redakti fonton]

Kara Leandro,

en la listo de neuzataj kaj eble de iu administranto forigotaj bildoj troviĝas la Dosiero:LSM.jpg. La tri literoj povus esti viaj inicialoj. Ĉu temas pri vi? Se jes kaj se vi volas ne forĵeti la bildon el vikipedio, eble metu la foton sur vian vikipediistan paĝon ... tiam ĝi estos uzata kaj ne forigeblos.

Salutojn, ThomasPusch 20:25, 28. Dec 2007 (UTC)

Forigo de artikolo[redakti fonton]

Forigo
Saluton Leandro Souza Moreira, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, KuboF (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Psikoze".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.