Uzanto-Diskuto:Lexinternacia

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio


   Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, Lexinternacia!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi Kiel redakti paĝon kaj Kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon .

Vi disponas ankaŭ pri vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian vikipediistan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  --Tlustulimu 15:47, 2. Sep 2008 (UTC)

Ŝablono:Subŝtatoj-brazilo[redakti fonton]

Saluton, Lexinternacia. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la novan ŝablonon {{Subŝtatoj-brazilo}}. Sed mi proponas, ke ni ŝanĝu la ŝablonan nomon al "Informkesto Brazila ŝtato", unue laŭ la iam proponita nomskemo kaj due laŭ la ŝablono {{Informkesto Usona ŝtato}}. Tiam iom pli facilus retrovi ĝin. Krome mi ĵus aldonis du kategoriojn al la ŝablono kaj korektis erareton. Kore --Tlustulimu 15:58, 2. Sep 2008 (UTC)

Mi ĵus alinomis la ŝablonon por vi, ĉar vi rekreis anstataŭ alinomi. Novaj uzantoj ankoraŭ ne havas menueron "alinomi" dum la unuaj tri tagoj. Ekde la kvara tago tio funkcias. Nun la ŝablono nomiĝas {{Informkesto Brazila ŝtato}}. Kore --Tlustulimu 16:35, 2. Sep 2008 (UTC)
Dankon pro via informo, ke estas diferenco inter Brazilo kaj Usono koncerne la landan dividon. Nun la ŝablono nomiĝas {{Informkesto Brazila subŝtato}}, ĉar mi pensas, ke ni evitu majusklajn literojn escepte ĉe propraj nomoj. Kore --Tlustulimu 16:51, 2. Sep 2008 (UTC)

Ŝablono:BrazilaMunicipo[redakti fonton]

Saluton, Lexinternacia. Mi vidis en "Lastaj ŝanĝoj", ke vi malplenigis la ŝablonon Sxablono:BrazilaMunicipo. Se vi volas, ke administrantoj forigu ĝin, vi aldonu la ŝablonon {{Forigu}} al Sxablono:BrazilaMunicipo. Se vi havas alian problemon kun ĝi, bonvolu demadi min. Mi volonte helpos. Kore --Tlustulimu 19:57, 2. Sep 2008 (UTC)

nomoj de monatoj[redakti fonton]

Saluton Lexinternacia, en Esperanto oni skribas nomojn de monatoj per minusklo, do ekz. 1-a de januaro1-an de januaro. Kerio 15:12, 11. Sep 2008 (UTC)

Se vi do volas, ke la monatoj estu ligitaj, estu tiel afabla kaj uzu minusklojn. À propos, ĉiu nova titolo de mesaĝo estas skribata tute suben en diskutpaĝo. Tio estas regulo en Vikipedio, tio ne estas mia elpensaĵo. Kerio 15:29, 11. Sep 2008 (UTC)

Ŝablono:Informkesto Brazila subŝtato[redakti fonton]

Saluton, Lexinternacia. Mi ĵus aktualigis {{Informkesto Brazila subŝtato}} laŭ ĝia proveja versio. La testoj montras, ke ĝi plu funkcias. Mi faris la jenajn ŝanĝojn:

  • forigo de superfluaj CSS-formatoj el la kodo,
    • aldono de la klaso "infobox" anstataŭ tio,
  • anstataŭigo de <font color="gray">teksto</font> per <span style="color:gray">teksto</span>, ĉar tio estas la preferinda kodo,
  • forigo de la ĉirkaŭanta <div>-etikedo,
  • korekto de kelkaj eraretoj,
  • rearanĝo de la afero pri la koordinatoj. Por koordinatoj ene de la informkesto nun estas uzata la ŝablono {{koordinato}}, dum kio tute malgravas, ĉu oni uzas la parametrojn latitudo kaj longitudolatG, latM, latS, latP, lonG, lonM, lonS kaj lonP.

Tamen la ekzemplo nur montras la duopajn parametrojn por koordinatoj, ĉar tio estas la preferinda varianto. --Tlustulimu (diskuto) 08:59, 21 Jun. 2013 (UTC)