Uzanto-Diskuto:Mxcatania

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Mxcatania!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --Narvalo 13:52, 19. Aŭg 2005 (UTC)

Miliardulo[redakti fonton]

Saluton, Mxcatania! Mi rimarkis ke "Bilionulo" sendas onin al "Miliardulo", sed ke via "Miliardulo" estas nura alidirektilo al "Milionulo". Sed "miliard(ul)o" kaj "milion(ul)o" tute ne estas sinonimoj. Mi klopodos disigi la temojn, se vi ne volos fari tion baldaŭ. --Haruo (diskuto) 17:23, 13 Mar. 2012 (UTC)

Esperanta teamo de futbalo[redakti fonton]

Saluton, vi kreis la ŝablonojn {{Esperanta teamo de futbalo - UK 2014}} kaj {{Esperanta teamo de futbalo - UK 2015}}, kaj videblas ke vi mem ludis en la teamo de 2014. Pri teamanoj, kiuj laŭ sondado en la momento de la ŝablonokreo ne havis propran artikolon, vi ne metas ruĝajn internajn ligilojn, sed en normala teksto nur la familian nomon. Tio principe estas tute en ordo tiel: ruĝa ligilo signu ke nepre bezonatus enciklopedia artikolo pri la temo ruĝe markita, kaj eble ne pri ĉiuj futbalemuloj, kiuj nun aŭ en la estonteco eble nur unufoje gaste ludis aŭ ludos en la teamo, pro tiu 90-minuta sportado aŭtomate ekestas la neceso pri biografio en tutmonda enciklopedio. Tamen ja pli kaj pli aldoniĝas artikoloj, kaj povas ekesti ke iam poste (eble ne pro futbalado, sed pro aliaj meritoj) pri teamano tamen ekestas artikolo. Tiam bonus scii pri kiuj homoj temis, kaj por tio la nura familia nomo ne sufiĉas. Eblus ekzemple en la diskutpaĝo noti plenan liston de la teamanoj, aŭ noti la plenajn nomojn ŝablone nevideble - do inter la signoj <!-- kaj --> en la ŝablona redaktokesto mem: Ekzemple rilate al la nomo "Kleemann" povus ekzemple temi pri du mezaĝaj esperantistoj, Thomas (nask. en 1970) aŭ Andreas (nask. en 1971), sed biologie eĉ imageblus ke ili jam havus filon ekzemple 17-jaran, kiu povus esti parto de la teamo... Ĉiukaze almenaŭ estas du eblecoj kiu esperantisto povus esti la teamano "Kleemann". Se vi povas, vi bonvenus iom plikompletigi la informojn, kvankam la ekstera aspekto de la informkesto ja restu tia kia ĝi estas nun. Salutas ThomasPusch (diskuto) 15:54, 16 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Pri Anastasio López Luna[redakti fonton]

Mi volas aldoni artikolon al vikicitaro pri Anastasio López Luna, argentina verkisto kaj esperantisto! Ĉu vi povus helpi min kun informoj kaj referencoj pri li? Ĉu en la reto estas informoj pri li? -- Radioamatoro (diskuto) 06:05, 9 mar. 2021 (UTC)[Respondi]