Uzanto-Diskuto:Nira gliro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikidatumoj[redakti fonton]

Ĉaŭ, gliro! 🦗 Kiam vi skribas artikolojn, klopodu ligi ilin al artikoloj en aliaj lingvoj uzante Vikidatumojn (www.wikidata.org). Se vi ne scias kiel fari, mi povus helpi vin. Krome, mi petas al vi kelkajn aĵojn:

  • Bonvolu ne ŝanĝi la titolon de paĝoj sen diskuti tion kun aliaj Vikipedianoj. Por diskuti la ŝanĝojn de titoloj, ni uzas la paĝon VP:AA.
  • Kiam vi skribas novan artikolon, bonvolu klopodi aldoni almenaŭ etan paragrafon anstataŭ ol mallonga frazo kiel en Anaraŭ vidila ludo, Luda roluloRolula ludo.

Se vi havas dubojn, vi povus skribi al mi alklakante sur la muŝo, dekstre de mia subskribo. Ĝis ĝis! — Super Nabla🪰 09:01, 11 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Krome, mi volas pludiri, ke ĉi tie en Vikipedio oftege okazas ke redaktoroj malkonsentas pri redaktoj de paĝoj ĉar ĉiuj havas malsamajn opiniojn pri taŭgaj vortoj, titoloj, ktp, ktp. Ne tro zorgu pri tio. Kaj se vi vidas ke aliuloj faras modifojn al viaj tekstoj ankaŭ ne zorgu: estas entute normala agado. 😁 Ĝis! — Super Nabla🪰 09:19, 11 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon ! Nira gliro (diskuto) 18:44, 11 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Saluton. Mi vidas ke Super nabla jam komentis pri via nova paĝokomenco Anaraŭ vidila ludo. Mi ne komprenas la vorton "Anaraŭ", kaj krome la vorto vidila ludo ankaŭ ŝajnas esti elpensita de vi. Hodiaŭ mi jam komentis en komputila ludo, ke iu tie aldonis plian nomon, tiam mi ne atentis kiu estis tiu kiu faris: sed baze, se ni ĉi tie proponas novajn vortumojn, tiam aŭ estas vortoj amplekse viditaj en vortaroj, gazetoj kaj libroj (tiam bonas aldoni unu aŭ plurajn referencojn pri tiuj uzoj), kaj se estas novaj mem-inventaĵoj, tiam bonas proponi ilin en la diskutpaĝo, eble ankaŭ estas bone atentigi pri la noto en Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo aŭ rekte atentigi iun alian, eble pli spertan, uzanton pri tio, ĉar ne daŭre la diskutpaĝoj de ĉiuj pli ol 330 000 artikoloj estas legataj.
Sed ankoraŭ pri la mallonga ek-teksto Anaraŭ vidila ludo: Estas en ordo se artikoloj ne estas grandaj eseoj kun 150 diversaj referencoj, sed estas minimumaj bezonoj, kiujn priskribas la paĝo Vikipedio:Ĝermo: teksto havu almenaŭ tri bone kompreneblajn plenajn frazojn, almenaŭ unu kategorion, prefere pli, almenaŭ havu tri internajn ligilojn al aliaj paĝoj kaj estu ligita el almenaŭ unu, pli bone iom pli ol tri paĝoj (do ne estu "orfa", ĉar nur paĝoj kiuj videblas el aliaj paĝoj povas esti legitaj). Se estas iu alilingva teksto pri la sama temo, kaj preskaŭ ĉiam troveblos tia, la nova esperanta teksto devas ligiĝi al tiu alilingva teksto per vikidatumoj. Ne nepre, sed se eble, ankaŭ enestu informkesto, almenaŭ unu bildo, almenaŭ unu ekstera ligilo, kaj ankaŭ ne malbonas se jam estas unua referenco, kvankam tio por artikola ĝermo ankoraŭ ne nepras. Se vi ne povas tiom rapide kolekti ĉion por nova artikola ĝermo, vi povas enmeti ŝablonon {{redaktata|Nira gliro|13-a de aprilo 2023|15-a de aprilo 2023}} al la ĵus kreata paĝo, aŭ vi povas krei ĝin en via propra "provejo" kaj poste ŝovi ĝin al la vera titolo. Do, kion vi volas esprimi per la vorto "Anaraŭ"? ThomasPusch (diskuto) 22:42, 11 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi esprimas ke multaj anoj ludas kune . Ĝi estas "multiplayer" el "MMORPG" kiel Amasaŭ Anaraŭ TTT Rolula Ludo AATRL . Nira gliro (diskuto) 23:03, 11 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Se la celo estas esprimi "ke multaj anoj ludas kune", tiam "multludista" estas esperantlingva vorto - "Amasaŭ" aŭ "Anaraŭ" ne estas esperantlingvaj vortoj. Cetere vidu la paĝon Multludista enreta ludo, kiu priskribas koncepton tre similan. "Traduki" iun anglan monstran mallongigon "MMORPG" al Esperanto probable ne funkcios, sed se mi bone komprenas, "MMORPG" estas nur Multludista enreta ludo + rolula ludo. Multaj vikipediaj lingvobranĉoj simple priskribas la fenomenon je la usona mallongigo "MMORPG" kaj do priskribas ĝin kiel ion kio ekskluzive ekzistas en la anglalingva kulturo de Usono. Sed tio certe ne veras: rolludon oni povas facile fari en ĉiu lingvo kiun du el la ludantoj komprenas, kaj mi certas ke ankaŭ Multludista enreta ludo kaj "Multludista enreta ludo + rolula ludo/rolludo" (do "MMORPG") ne limiĝas je unu sola nacia lingvo. Cetere, vi konscias ke vi ne nur devos aldoni kategoriojn al la nova teksto rolula ludo, sed ankaŭ trovi alilingvajn tekstojn pri la temo - kaj efektive preskaŭ ĉiuj lingvoj nur havos unu tekston pri la temo, kiu jam ligiĝas al la teksto rolludo. Tial fakte saĝas via propra propono aldoni la ĝis nun malmultan enhavon de rolula ludo al la teksto pri rolludo. Alternative oni povas argumenti ke rolludo baze estas pedagogia koncepto (ekzemple en infanĝardenoj kvinjaruloj ofte faras rolludojn, kaj ankaŭ poste infanoj en ludado emas aktori iun rolon - la tekstoj en vikidatumo d:Q1361181 temas ekskluzive pri tiu pedagogia dimensio), kaj alinomigi la novan tekston "roluda ludo" al titolo "komputila roluda ludo" kiu estos kun la alilingvaj tekstoj en vikidatumo d:Q744038... almenaŭ tiel kiel aspektas la mikro-teksto rolula ludo ĝis nun, ŝajnas ke ĝi ne temos pri infanĝardenaj infanoj kiuj en viva ludado emas aktori iun rolon. Kion vi pensas pri tio: ĉu krei iun novan temon pri "komputila rolludo/roluda ludo" lige al vikidatumo d:Q744038, kaj havi la tekston rolludo pri ĉiuspecaj ludoj kiuj inkluzivas ludi iun rolon, aŭ ĉu premi la enhavon de la mikro-teksto rolula ludo al unu capitro de la teksto rolludo /d:Q160738)? ThomasPusch (diskuto) 13:36, 12 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Tiel M.E.L. estas malbelan . A.A.T. kongruas al "M.M.O." . Ankaŭ -aŭ havas grandecon de humoro kiel "Hodiaŭ estas bone !" ! Mi malfeliĉas ke vi ne vidis ĉi-tial.. '^' Nira gliro (diskuto) 19:02, 12 apr. 2023 (UTC)[Respondi]