Uzanto-Diskuto:Pejno Simono/2011

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, Pejno Simono. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzeblaj sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn.

Ĉiu bildo devas enhavi informon pri la licenco. Alikaze ĝi devos esti forigata. Amike --Tlustulimu 12:31, 18 Jun. 2011 (UTC)

Vikifontaro[redakti fonton]

Bonvenon al vi en Vikipedio ! Bonvolu atenti ke en Vikipedio oni ne enmetu literaturajn tekstojn sed eventuale publikigu en Vikifontaro (se ne estas kopirajta problemo). Vidu kiel movis la poemojn de Raymond Schwartz tien: s:Aŭtoro:Raymond Schwartz . AL @ 17:15, 18 Jun. 2011 (UTC)

Ligilon al Vikifontaro mi ja enmetis movinte la poemojn. Ili aperas pro enmeto de jena kodo
{{projektoj|
 wikiquote=Raymond Schwartz|
 wikisource=Aŭtoro:Raymond Schwartz|
 wikisource_title = Raymond Schwartz}} 
kiu estigas kaj kesteton kaj ligilon en la flankan strion sub titolo "Aliaj projektoj" jene

En ĉefpaĝo de vikipedio ĉiuj vikimediaj projektoj estas anoncitaj en skatolo Aliaj projektoj. Se vi interesiĝas pri Vikipedio vi eble ankaŭ interesiĝos pri ties "frataj" projektoj. La tuto funkcias kun reguloj: Vikipedio estas enciklopedia parto, Vikivortaro ricevas vortarajn difinojn, Vikifontaro tekstojn, Vikicitaro citaĵojn, Vikispecio listigas vivantajn speciojn, ktp. Eble ne jam de vi konataj bestoj, sed vi eble kun interesiĝo konatiĝos kun ili. AL @ 21:04, 18 Jun. 2011 (UTC)

Ŝajnas ke mankas helppaĝo pri nia redaktosistemo x-sistemo/Unikodo kvankam la temo estis tre ofte diskutita, precipe kiam estis riparendaj cimoj. Nun la sistemo bone funkcias. Klarigeton vi trovas tamen je Helpo:Kiel_redakti_paĝon#La_plej_gravaj_kodoj. Resume:

  • al legantoj la paĝoj estas montritaj unikode
  • ekredaktante unikodaĵoj el paĝo estas aŭtomate ŝanĝitaj al x-sistemo
  • en la redaktofenestron vi povas tajpi aŭ alglui indiferente laŭplaĉe x-sisteme aŭ unikode se viaj iloj tion ebligas
  • konservante la teksto estas aŭtomate ŝanĝita al unikodo.

Por atingi ux vi tajpu u+x+x same en montritaj vortoj kiel en retaj ligiloj. Se vi volas aperigi Bordeaux vi tajpu Bordeau + x + x. Se vi volas ligi al http://dieux.com vi tajpu http: //dieu + x + x.com; alikaze vi ligus al eble ne ekzistanta http://dieŭ.com AL @ 07:12, 19 Jun. 2011 (UTC)

Aliaj respondoj[redakti fonton]

Estimata ! mi respondis nur vian demandon pri Unikodo/x-sistemo. Mi nur nun konstatis ke vi faris aliajn demandojn.

<br>[redakti fonton]

Jes restas multaj antikvaĵoj: sentu vin libera aktualigi tiajn aferojn. La paĝon kiun mi redaktis hodiaŭ matene estis kreita antaŭ naŭ jaroj kaj ne estis vere ĝisdatigita de tiam eĉ se ĝi estis plurfoje redaktita.

Estas planoj renovigi la redaktilon de Vikipedio: estas ŝancoj ke tio aperos en la venontaj dekdu monatoj. Tio estas grava antaŭenpaŝo de la vikipedia projektaro regata laŭ ĝenerala nivelo (do ne koncernas nur la Esperantan version). Cetere jam ekzistas diversaj alternativaj redaktiloj kiuj pli malpli kontentige plibonigas la interfacon por uzantoj (ekzemple WikEd). Kaj laŭ la elektita etoso (en viaj preferoj) vi ĝuos diversajn ilojn. Plej lasta "moderna" etoso estas Vector-etoso, antaŭa estas Monobook, aliaj estas pli antikvaj. Estas teamo kiu konstante penas por plibonigi Vikipedion, enketas, kolektas opiniojn sugestojn kaj iom post iom realigas plibonigojn (tio nomiĝas "Improve Wikipedia" aŭ io simila).

Mi mem per persona ĵavaskripto aldonis por mi diversajn ilojn kiujn mi trovas oportunaj. Por redakti Vikipedion, kono de HTML, ĵavaskripto kaj vikisintakso povas helpi sed ne estas postulataj. Por alŝuti bildojn la interfaco en Komunejo estas pli bone pretigita ol tiu kiun vi trovas en la Esperanta fako. Estas rekomendite alŝuti bildojn (kaj aliajn dosierojn: filmojn, sonojn) en Komunejon por ke ili povu esti uzataj en ĉiuj projektoj. En Komunejo la komplika afero pri kopirajtoj estas pli bone traktita ol ĝi estas en la Esperanta Vikipedio kie regas iom da malprecizo. (Tio ankaŭ dependas de landaj leĝoj: iuj aferoj estas permesitaj en iuj landoj kaj ne en iuj aliaj; tial foje dosieroj estas alŝutitaj nur al iulingva Vikipedio kaj ne al Komunejo ĉar kongruas kun la leĝaro de difinita lando kaj ne de Usono sub kiu funkcias Wikipedia) Estas granda kampo por plibonigado.

Revon havis li[redakti fonton]

Pri la teksto de MLK ĝi certe estas bonvena en Vikifontaro kie troviĝas ne nur literaturaĵoj (kiaj poemoj) sed ankaŭ prelegoj, deklaracioj kaj aliaj. El la artikolo pri la prelego kreu ligilon al la paĝo kie estas la prelego mem. Apartigo de tiaj materialoj ankaŭ estas afero de kopirajto kaj de difino de la celo de ĉiu aparta projekto. Citi eron de poemo aŭ de prelego ekzemple oni povas en vikipedia artikolo se tio utilas por komprenigi faktojn. Por plenaj tekstoj (poemoj, prelegoj ka ) Vikifontaro estas pli taŭga loko. Mi volis donis ekzemplon La Internacio (himno) sed ĝi tute ne estas sekvenda ! Vidu pli bonan ekzemplon Arthur Rimbaud / s:Aŭtoro:Arthur Rimbaud. Mi fakte konstatis ke vikifontaro estas en ĥaosa konstruota stato. Ĝi eliris el internacia projekto al memstara projekto sed ne estis rekonstruita konsekvence: mi do ĵus konstatis (kaj ekriparis) fuŝan interlingvan ligilaron.

Mi nun ordigis La Internacion pli konforme al respektivaj roloj de Vikipedio kaj de kunprojektoj. AL @ 17:21, 23 Jun. 2011 (UTC)

komunikrimedoj[redakti fonton]

Mia diskutpaĝo estas unu el la plej bonaj rimedoj por komuniki kun mi: ne estas granda risko ke vi difektos alies kontribuojn. La MediaWiki-programo bone regas eventualajn redaktokonfliktojn kaj nevolajn forigojn oni facile povas restarigi. Cetere mi ne respondas kia administranto, sed simple kiel malnova multjara vikipediisto, ĉar neniu el viaj demandoj necesigas uzon de la apartaj rajtoj de administranto. Vi kaj mi do dialogas kiel du kontribuantoj kun precipe malsama partoprendaŭro en la projekto. AL @ 10:00, 19 Jun. 2011 (UTC)

ifoj kaj nifoj[redakti fonton]

plenan dokumentadon vi trovos en anglalingva vikipedio (ekzemple en:Help:Variable) kaj en MediaWiki-vikio : mw:Help:Magic words (precipe en la angla lingvo). Ni ne jam multon havas en Esperanto. Mi tradukis kelkajn klarigojn kiujn mi opiniis utilaj al aliaj, kaj elturniĝas en la angla por propraj bezonoj. Eĉ en la franca ĉio ne estas tradukita. AL @ 19:56, 24 Jun. 2011 (UTC)

Diskutejo[redakti fonton]

Saluton Simono, bonvolu eviti la uzadon kaj de la HTML-markojn hr (astataŭigebla per kvar streketoj (-)) kaj font (ĉar estas evitinda) kaj la markadon de frazo tiel pro ebla persona atako :) Ĝis! --→ Airon 07:20, 28 Jun. 2011 (UTC)

Artikoloj pri kantoj[redakti fonton]

Saluton, Pejno. Mi proponas, ke vi aldonu {{informkesto kanto}} al artikoloj pri kantoj, precipe se troveblas la koncernaj informoj en alilingva artikolo. --Tlustulimu 16:48, 16 Jul. 2011 (UTC)

Antaŭrigardo[redakti fonton]

Lingvaĵoj[redakti fonton]

Saluton Pejno Simono, mi vidis, ke vi estas lingve korektanta la ŝablonon Informkesto kanto. Mi petas vin, ĉu vi bonvole povas ŝanĝi eĉ la ŝablonon Informkesto muzikalbumo, kiu eble entenas lingvaĵojn. Antaŭdankon, --→ Airon 17:34, 20 Jul. 2011 (UTC)

OK, mi faros morgaŭ. Kiel vi vidas, mi estas elsalutinta. :) --84.177.182.37 20:33, 20 Jul. 2011 (UTC)

Saluton, vi faris peton por mi en diskutejo. Por tiuj aferoj ekzistas uzantdiskutpaĝoj. Mi eltondis kaj algluis la peton en mia diskutpaĝo. Bone, mi ne ŝanĝos tion, kavnkam mi scias, ke program oni tradukas per programaro. Poste vi diris min ne plu forigi tiun ŝablonon. Mi pensis, ke tiu ŝablono nur estus uzata en via paĝo, do mi anstataŭigis ĝin sed mi vidis, ke tiu ŝablono estas uzata aliloke en Vikipedio do vi korekte restarigis la originalan version. Mi faros aliajn korektajn ŝanĝojn, kiuj estas perditaj dum nuligado de mia redakto. Aldone, mi vidis, ke vi respondis ĉi tie al supra peto. Mi ne povas scii ĉu iu respondas al mi aliloke. Do bonvolu aŭ respondi en mia diskutpaĝo aŭ skribi en mia diskutpaĝo "Mi respondis en mia diskutpaĝo", tiel, ke mi scias, ke vi respondis al mi. Kiam mi havas ŝpartempon, mi respondas al alia ĉefa diskuto. Ĝis --→ Airon 17:00, 22 Jul. 2011 (UTC)

Haj Airon
machine = aparato - do komputilo aŭ presilo aŭ monitoro aŭ klavaro aŭ muso ... ktp
hardware = aparataro (hardvaro)
program = programo
software = programaro (softvaro)
En la Angla oni ofte diras software kaj fakte celas program. En Esperanto oni hezitas misapliki la terminon programaro, celante programo - pro la evidenta areco de programaro. --Pejno Simono.
Vidu http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/ 18:53, 22 Jul. 2011 (UTC)
Cetere, en la artikolo programaro estas vorto, kiun mi elpensis kaj enkondukis - nome Vindozo. ;) Vidu same en la Komputada Leksikono. Jam en 1995! --Pejno Simono 19:04, 22 Jul. 2011 (UTC)
Ho, kaj jen ankaŭ mia uskleco! Vidu, mi estas famega, kaj vi tute ne konas min!!! ;) --Pejno Simono 19:35, 22 Jul. 2011 (UTC)
Dankon :) --★ → Airon  09:51, 23 Jul. 2011 (UTC)

Revizianto[redakti fonton]

En la diskutejo mi respondis pri administranto: vi ŝajne ne ĝuste taksas kio estas administranto en Vikipedio. Same pri revizianto: revizianto ĉi tie havas nur la taskon kontroli ke paĝo ne entenas evidentan fuŝaĵon: fireklamon, maldecaĵojn kaj similajn. Reviziita paĝo tute ne estas fidinda paĝo sed nur paĝo kiu ne entenas tian fian entenon, nur tion. Tian reviziadon kapablas uzantoj eĉ kun tia lingvonivelo kia tiu de Airon90. Mi konsentas ke li estas homo kies lingvaĵo postulas konon de la itala, por diveni ĝustan signifon de liaj kontribuoj, kaj ke komunikado kun li estas ege problema (laŭ mi ne nur pro lingvaj problemoj: ekzemple li arogas ke liaj kontribuoj estas plibonigoj, eĉ se evidentas ke li kaŭzis fuŝojn kaj ke li detruis plurhoran alies laboron per senpripensa dusekunda redakto sen antaŭa diskuto). Eble ekzistas rilato inter lia problemo regi la regulojn de Esperanto, kaj ĝentile konduti en socia medio, sed tio estas nur konjekto. Li ne estas mia bebo: li nur estas bonvolema kontribuanto kiun mi penis ĝentile bonvenigi, kaj klare admoni pri konduto pri kiu mi malkonsentas.

En alilingvaj vikipedioj (ekzemple la angla) ekzistas pli ellaborita taksosistemo de artikoloj (elstaraj, legindaj, klaso A B C D, ĝermo, ...) pri kiu ne decidas unuopuloj sed sin esprimas pluraj partoprenantoj. Indus lanĉi tian sistemon ĉi tie. AL @ 07:54, 23 Jul. 2011 (UTC)

Vikia medio[redakti fonton]

Kunlabori en vikia medio povas esti nerve streĉa ĉar ĉiuj povas fari ŝanĝojn egale ĉu estas stultulo, obstinulo, ĝentilulo, spertulo, fakulo, laiko, nescianto aŭ kio ajn. Tamen, laŭ mia naŭjara vikipedia sperto, stultuloj pli rapide laciĝas ol prudentuloj. Mi mem penas havi ĝentilajn rilatojn kun ĉiuj kaj plibonigi la projekton preter personaj konfliktoj. Mi opinias ke ĉiu uzanto, kiu ajn li aŭ ŝi estas povas plibonigi la projekton, kaj bonvenigas ĉiujn estiel ebla plibonigonto. Koncerne la problemojn kiujn vi renkontas kun Tsu kaj Airon, mi sugestas ke vi prezentu ilin skize en la diskutejo kaj aliaj aktivaj kontribuantoj partoprenos la diskuton ĝis ni atingos pli pacan etoson. Mi supozas ke estas kontraŭ vi suspekto de memglorado sen kono de viaj efektivaj meritoj kaj de via longa kontribuado al la Esperanta kulturo. Mi bedaŭras tian mallongvidan suspektemon kiu povus forlogi vin dum, laŭ mia vidpunkto, vi povus signife kontribui kaj plibonigi Vikipedion laŭ enteno kaj lingva kvalito: tion verŝajne preteratentas viaj atakantoj. Koncerne min, mi ĉiam havas favoran antaŭjuĝon al kontribuanto, tamen ne naivan, kaj ekkontraŭstaras iujn nur kiam mi konstatas klaran fuŝon ĉu pro malbona intenco, ĉu pro mallerteco, ĉu pro malbona kono de temo aŭ de teĥnikaj rimedoj. En tiuj kazoj mi preferas ekdiskuti kun la kontribuanto prezentante mian vidpunkton. Mi uzas protektajn rimedojn nur kiam la diskuta vojo fiaskis. Mi deziras al vi forton kontraŭ nervostreĉo kaj esperas ke vi bonvolos plu kontribui eĉ en tia medio. AL @ 09:21, 23 Jul. 2011 (UTC)