Uzanto-Diskuto:Sonjaaa

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Sonjaaa!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Arno Lagrange 21:43, 7. Apr 2004 (UTC)

Saluton, vi sendis mesaĝon al mi demandante ĉu mi uzas ICQ-n au MSN-n. Mi uzas: MSN = tarkuax@hotmail.com Skajpo = tarkuax retadreso = tarkuax@yahoo.com.br Leandro Souza_Moreira 21:53, 17. Jul 2006 (UTC)

Kara Sonja

Mi redaktis pri Sambo (muziko) al mi ŝajnis pli bone nomi la luktarton rusan "samboo", ĉu ne eblas? - Roberto

Se la luktarto nomiĝas sambo (самбо) kun la finaĵo -o, por kio ne uzi tiun oportunecon? Aldona -o farus ĝin ne tiom eŭfonia sen videbla kazo. Tiuj vortoj estas omonimoj — kion fari, se la nomoj koincidas? Disambig-paĝon -- kaj ĉio. :) --Slavik IVANOV 10:40, 11. Okt 2005 (UTC)

Ĉu necesas verki tiom da unufrazaj, senenhavaj artikoloj sen intervikiaj ligoj? Amike RK

Jes ja! Romo ne estis konstruita en unu tago kaj "ĉiu bone pavumita vojo kondukas ien". (Eliott)

Tokipono[redakti fonton]

Kara Sonjaaa,
ĉu vi ricevis ian klarigon pri la kialoj por la subita fermo de la tokipona Vikipedio?
Ĉu vi scias ion pri eventualaj planoj restarigi ĝin ĉe iu alia servilo?
--VerdLanco 10:58, 27. Nov 2004 (UTC)

Hundrasoj[redakti fonton]


Atentigo[redakti fonton]

Vi alvenas, alimovas artikolojn sen interkonsento, diskuto, poste malaperas. Aŭ kelkfoje diskutu aŭ ne alimovu artikolojn aŭ alimovu nur la propre kreitajn etartikoletojn:) Narvalo 09:06, 11. Okt 2005 (UTC)

Narvalo, eble estus bone, se vi ilustrus tiun akuzon per ekzemplo. Ankaŭ mi foje ion movas — do, mi volus scii, kontraŭ kiaj movoj la komunumo kontraŭas. :) - Slavik IVANOV 10:40, 11. Okt 2005 (UTC)
sufiĉas legi tiun ĉi, ŝi alinomis ĉie al hundrasoj sen inzterkonsento. Neniu havas paciencon refari ĉion. Alia afero de nuntempo: Kial ŝi alimovis la artikolon Monda Organizaĵo pri Sano al Organizaĵo Monda por la Sano? legu tion kaj kontrolu en guglo, ke neniu uzas tiun sonja-formon Mi ne ŝatas ĉiam purigi post alimovoj de arbitruloj. Narvalo 10:56, 11. Okt 2005 (UTC)
Tio okazis en Animeo, laŭ Sonja, Animeo "ne estas vorto". Kio tio signifas?Roberto 16:26, 11. Okt 2005 (UTC)

Mi ne kreis artikolon animeo. Kaj, kiel vi scias ke VIA lingvonivelo ne estas aĉa? Ĉu sambo (luktarto) aperas en ĉefaj esperantaj vortaroj? Roberto 16:27, 17. Okt 2005 (UTC) Karaj,

Mi simple korektas lingvaĵojn kaj strebas plibonigi la aĉan lingvan nivelon de multaj artikoloj en Vikipedio.

La angla termino "anime" ĝuste tradukiĝas al Esperanto kiel japana desegnita filmo. Mi korektis tion, ĉar "animeo" ja ne estas esperanta vorto. Ĝi estas neologismo kreita de iu (eble Roberto?) kaj ne aperas en la ĉefaj vortaroj kaj fontoj de nia lingvo. Mi simple korektis ĝin al la pli kutima formo en Esperanto. Kiam jam ekzistas esperantigo de vorto, ne necesas inventi novajn neologismojn.

Pri MOS, vi tute pravas. La PIVaĵo Organizaĵo Monda por la Sano ne estas vaste uzata. Mi removis la artikolon al MOS.

Tiel funkcias Vikipedio, karaj. Diversaj homoj faros aŭdacajn redaktojn kaj plibonigojn al "viaj" artikoloj. Se vi vere malkonsentas kun iu ŝanĝo, tiam kompreneble ni havu diskuton.

--Sonjaaa 16:15, 17. Okt 2005 (UTC)

Sonja. Vi estas malkohera, vi defendas VIAN AŬDACON, sed ne permesas aŭdacon de aliuloj! Kial diris al vi ke VIA LINGVONIVELO estas pli bona ol de aliuloj? Eble animeo (mi me kreis artikolon, eĉ ne redaktetis ĝin) ne estas en ĉefaj esperantaj vortaroj, sed, mi pensas ke "sambo" (luktarto) ankaŭ ne estas. Kaj anime estas multe pli internacia ol la nomo de tiu lukto ke nur rusoj (eĉ mi pensas nur malmultaj rusoj) konas! Roberto 16:27, 17. Okt 2005 (UTC)


Kara, se vi konas pli ĝustan esperantan nomon por tiu luktosporto, bv movi la artikolon. Estas ĉiam evitinde uzi neologismon kiam ekzistas taŭga esperanta nomo.--Sonjaaa 16:48, 17. Okt 2005 (UTC)


Kiu diris al vi ke neologismo estas evitinda? Legu la regulon 16! Eble vi ne konas aliajn lingvojn ol la via denaska kaj la esperanta. Pri "animeo" ĝi ne devenas de la angla, sed de la japana! Vidu estas en latina lingvo verbo "animare" (doni animon) kaj de tiu venas participo "animatum" (kiu ricevis animo). De latina vorto "animare" oni faris la franca "animer" (vivigi) kiu originis la anglan "to anime". Japanoj prenis latindevena verbo to anime kaj faris la substantivo anime kiu revenis al Eŭropo kaj Ameriko kun internacia senco "speciala tipo de desegnita filmo kun roluloj de grandaj okuloj, kpt". Pri Sambo, laŭ via artikolo estas akronomo de ruslingva dirmaniero. Laŭ via logiko, mi sugestus "rusa luktarto".Roberto 18:01, 17. Okt 2005 (UTC)

Mi kredas, ke nomi animeon japana desegnita filmo estas troa simpligo (estus multe pli vikipediece fari ĝeneralan artikolon "Japana arto de pentritaj filmoj" kaj en ĝi mencii kaj ligi animeon), vere komparebla al egaligo de sambo (luktarto) kaj rusa luktarto ĝenerale. Krome, ŝajnas al mi, ke animeo estas nomo de klaso kaj de skolo, dum japana desegnita filmo estas nomo de filmo... Nur mia opinio. Slavik IVANOV 21:49, 17. Okt 2005 (UTC)

Judo image[redakti fonton]

Dosiero:Jhudo.jpg is a really nice image, nicer than those they have at enwiki at commons. Do you know the copyright and source of this image? // Habj 22:04, 5. Maj 2006 (UTC)

Falaflo/Falafelo[redakti fonton]

Saluton Sonja,

mi vidis ke vi saŝĝis la titolon de Falaflo al Falafelo. Tamen vi ne aldonis iun ajn klarigon pri kial vi faris tion. Mi komprenas ke ĉe "Falafelo", la radiko pli bone reprezentas la unuopajn sonojn de la araba vorto. Aliflanke, ĉe "Falaflo" la akcento estas en la ĝusta loko. Do mi ne opinias, ke tio povas decidi la aferon. Ankaŭ la ĝisnuna lingvouzo (almenaŭ la interreta) ne decidas la aferon, ĉar 'falaflo kaj estas -wikipedia' kaj 'falafelo kaj estas -wikipedia' ambaŭ havas precize unu guglotrafon! En tiu kazo, mi eble preferus resti ĉe la pli mallonga formo "falaflo".

Alia maniero tute eviti la problemon estas uzi kunmetaĵon kiel "kikerbulo" aŭ "kikerfritaĵo". Tiel ni evitus uzon de preskaŭ ne uzata radiko, kaj samtempe evitus kverelon pri la ĝusta esperantigo de la nova vorto. Uzi ankoraŭ ne uzatan kunmetaĵon estas certe multe pli tolerebla en Esperanto ol enkonduki novan radikon. Kion vi opinias pri ĉi tiu maniero solvi la problemon? Ĉu vi eble povas pensi pri ankoraŭ pli bona kunmetaĵo? Marcos 15:39, 31. Okt 2007 (UTC)

Via ŝanĝo al nasuo estis kontraŭ-PIV-a[redakti fonton]

PIV ekde 1970 notas "nazuo" kaj ne enestas "nasuo", ankaŭ ne en la nova eldono de 2002. Povas esti, ke Pilger havas alian opinion - sed ankaŭ Google.com trovas pli da paĝoj por "nazuo+Esperanto" (124) ol por "nasuo+Esperanto" (26). Oni do neniel povas diri, ke "nazuo" estas "neologismo". Mi sekve proponas reŝanĝon de la alinomado. (Aŭ ĉu temis pri aprilkomenca "ŝerco"?)--Lu 12:18, 1. Apr 2009 (UTC)