Uzanto-Diskuto:Theodoxa

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos (malfari) ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro !

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomigi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu pli spertan uzanton fari tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo!

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --Tlustulimu (diskuto) 13:20, 21 Okt. 2015 (UTC)

Ŝablono:Informkesto episkopujo[redakti fonton]

Saluton, Theodoxa. Mi ĵus vidis, ke vi ŝanĝis parametron de la ŝablono Ŝablono:Informkesto episkopujo. Ĉu vi rigardis, ĉu tio eble kaŭzus kromefikon en artikoloj? Se ne, tio nur estas duona korekto. Tial mi ĵus realdonis la malnovan parametron kiel tiel nomatan alternativan parametron, tiel ke ne gravas, ĉu en artikolo ankoraŭ estas la malnova parametro aŭ jam la nova. Ĉu vi konas tian kodigon? --Tlustulimu (diskuto) 13:24, 21 Okt. 2015 (UTC)

Mi dankas kaj petas al vi rimedi eventualajn miajn misredaktojn. Theodoxa (diskuto) 13:27, 21 Okt. 2015 (UTC)
Ne dankinde. Mi intertempe donis al la kaplinio de la informkesto eĉ fonan bildon, kiun mi trovis en la franca vikipedio. Por aperigi ĝin, necesis nur ŝanĝo de class="kaplinio io" al class="kaplinio episkopujo" en tiu parto de la ŝablona fontokodo, kie estas la kaplinio. Do, la bildo ne aperas rekte, sed per CSS. Pliaj bildoj por aliaj informkestoj troveblas sur Vikipedio:Informkestoj/fonbildoj‎‎. Tamen la formatoj mem estas en MediaWiki:Gadget-niceInfoboxes.css‎. Tio estas aldonaĵo (angle Gadget), kiun mi foje proponis kaj kiun mi flegas aldonante pliajn bildetojn. --Tlustulimu (diskuto) 14:23, 21 Okt. 2015 (UTC)