Uzanto-Diskuto:ThomasPusch/Arkivo 2007

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arkivo de unuopaj temoj de 2007 el la diskutpaĝo de vikipediano Thomas Pusch:

Saluton Thomas! Estas ĝoje re-"vidi" vin, ĉi tie en Vikipedio. Mi rememoras aktivajn tempojn antaŭlonge, kun IS-oj, Koncize-umado, ktp. – Amike salutas Martin W., alinome Moldur 21:24, 14. Feb 2007 (UTC)

Kategoriaj alidirektiloj[redakti fonton]

Bonvolu ne krei kategoriajn alidirektilojn (ekzemple Kategorio:Belarusio). Pro teknikaj limigoj de Vikipedio ili ne funkcias bone. Do, se iu artikolo estas aldonita en Kategorio:Belarusio, ĝi ne aperas en Kategorio:Belorusio, kien estas la alidirekto.

Maksim 05:01, 19. Feb 2007 (UTC)

Vi pravas. Avantaĝo de kategoria redirekto estas, ke klikante tien oni estas redirektata al la "ĝusta" kategorio, sed malavantaĝo tio ke la kategoria redirekto en artikolo estas skribata per bluaj literoj, do "ŝajnigas" kategorion, kaj kompreneble ke artikoloj aŭ aliaj kategorioj povas esti misdeponataj tie (kvankam oni povas vidi kaj forpreni ilin). Sola konsolo estas, ke la "perdita" ligo al "Kategorio:Belarusio" estas la sola - ne temas pri amasa fenomeno. Kaj mi jam konsciis pri tio, hieraŭ tuj volis ĝustigi la mison, sed ne havis tempon residiĝi ĉe la komputilo.

Alia temo estas, ke mi trovas tute komprenebla la pledojn de movadaj belarusoj pri skibo de sia popola, lingva kaj ŝtata nomo per "a", kaj same komprenas ke la argumento por "belorus-" kun "o" estas pure statistike la (ankoraŭ) pli ofta uzo. Orienta Eŭropo tre ŝanĝiĝis dum la pasintaj 20 jaroj, kaj bonas se Esperanto (samkiel ĉiuj aliaj lingvoj) laŭeble respegulas tion. Sed dum vikipediaj artikoloj per redirekto povas konsideri du konkurantajn nomojn, konsentite ke vikipediaj kategorioj malbone sukcesas.

ThomasPusch 08:56, 19. Feb 2007 (UTC)

Landaj ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton! Mi vidis, ke vi amase kreas novajn ŝablonojn. Mi proponas al vi ne fari tion, sed fari iun ŝablonon "landoflago", kie oni povas indiki la landon kaj la grandecon de la flago, krome opcie indiki, ĉu doni nomon de la lando aŭ ne. Vidu la ŝablonojn Ŝablono:Flagicon, kiun mi kreis por la arikolo FC Barcelona. Alaŭdo ۩ 18:26, 23. Apr 2007 (UTC)

Unue mi pardonpetas, ke mi nur nun respondas, ĉar mi ĵus translokiĝas kaj malmulte sidas ĉe la komputilo. Via ideo pri Ŝablono:Flagicon estas tute bona (kaj mi flatiĝas, ke vi en tiu ŝablono kaj en pliaj paĝoj kiel tiu pri FC Barcelona uzas "miajn" SVG-flagojn kun esperanta dosieronomo). Tamen mia ideo, pri kiu vi ekatentis, celis ion iom alian: En la artikolo AKP-ŝtatoj, kiun mi kreis esperantlingve, aperis angla- kaj germanlingve ŝablonoj kiel  Kenjo, do {{KEN}}. Eblas facile transpreni landolistojn kun tiuj ŝablonoj el angla al germanlingva teksto kaj inverse. Se oni transprenas tian jam pretan landoliston el angla aŭ germana teksto al esperantlingva artikolo, estas utile havi la samajn ŝablonojn ankaŭ en Esperanto, kun la sama internacia trilitera landokodo. Unufoje krei tiajn ŝablonojn estas laboro, sed poste facilas transpreno de landolistoj kun flagetoj inter diverslingvaj vikipedioj. Mi konfesas, ke mi mem kreis tiajn ŝablonojn nur por la 77 AKP-ŝtatoj, do por la tendence pli etaj ŝtatoj de la mondo ... ne por Ĉinio aŭ Usono, Rusio aŭ la EU-ŝtatoj - sed certe mia ideo klaras [kaj intertempe la ŝablonoj ekzistas por ĉiuj suverenaj mondaj ŝtatoj - junie 2007]. Se la angla- kaj germanlingva vikipedio havas bonajn spertojn pri tiaj ŝablonoj (kaj evidente tiel estas), ili ne malhelpas en la esperanta eldono. Ĉu?

ThomasPusch 19:41, 9. Maj 2007 (UTC)

Dankon ![redakti fonton]

Dankon pro viaj redaktoj pri la geografio de Francio, interalie rilate transmarajn teritoriojn. Vian helpon mi tre aprezas ! Thomas Guibal 11:49, 13. Jun 2007 (UTC)

Kreante kategoriojn pri Geografio de iu lando bonvolu simple enmeti {{KategorioGeografioLaŭLando}} Arno Lagrange 22:35, 29. Jun 2007 (UTC)

Azova maro kaj Nigra maro[redakti fonton]

Saluton, kara! Kial vi alinomis la kateogri-paĝojn, kiuj koncernas la Azovan kaj la Nigran marojn? Laŭ mi la formoj "Azova Maro" (la vorto maro majuskle) estas misaj - ja maro estas simpla] vorto, ne nepre uzenda propranome. Mi petas vin reŝanĝi la kategori-nomojn, kiuj rilatas al la Azova kaj la Nigra maroj... Mevo 22:22, 25. Sep 2007 (UTC)

Kiel mi vidas, en vikipedio oni plejparte skribas duvortajn nomojn de maroj kaj oceanoj kun du majuskloj, tamen ankaŭ foje kun unu, foje kun nur minuskloj. Tamen, dum "Norda Maro" kun majuskloj estas klare difinita maro inter Anglio kaj Danio, "norda maro" kun minuskloj en Venezuelo estas la Kariba Maro, en Tunizio la Mediteranea kaj en Pollando la Balta Maro... kaj se en iu ajn maro okazas ekologia katastrofo, en gazeta artikolo oni rajtas nomi ĝin "morta maro" (sed ne Morta Maro).

Pri Azova Maro aŭ azova maro, konsentite, supozeble ne ekzistos miskomprenoj, ĉar ĉirkaŭ la urbo Azovo (menciata en PIV, sed ĝis nun sen esperanta vikipedia artikolo) ne estas pluraj diskutendaj maroj, sed tamen indas unuece skribi ĉiujn nomojn de maroj kaj oceanoj, kaj pro la miskompreneblaj kazoj mi tre pledas por du majuskloj. La vikipedia artikolo dekomence temas pri "Azova Maro" kun du majuskloj, sed konsentite tio rapide ŝanĝeblas. Sed kion diras, ni diru, PIV? "Azova Maro. Interna maro, [...] komunikiĝanta kun la Maro Nigra" - klara subteno de la majuskla ortografio. Ne estas eraro skribi duvortan geografian nomon per unu aŭ du minuskloj (parolante oni ĉiukaze ne aŭdas minusklojn aŭ majusklojn), sed en skribaj tekstoj mi klare pledas por prefero de la PIV-aj, pli nemiskompreneblaj, majusklaj formoj. Klare, ke devas esti redirektigoj de la malplipreferataj artikolonomaj variaĵoj kun minuskloj al la preferataj kun majuskloj, por ke neniu maltrafu paĝon. Sed tio memkompreneblas.

ThomasPusch 17:31, 26. Sep 2007 (UTC)
Nu bone, mi tamen plu preferas la minusklan skribon, tamen la majuskla vere ne estas malĝusta, do eventuale oni povas uzi ambaŭ variantojn. Sed kial vi, fakte kreinte novan kategorion, samtempe ne ŝanĝis ĝin en diversaj artikoloj? Nun fakte estas kaj kategorio "Azova Maro" kaj "Azova maro", la samo pri la Nigra maro. Kion nun fari pri tio? Mevo 17:48, 26. Sep 2007 (UTC)
La kategorioj Azova maro kaj Nigra maro kun dua minusklo "akurate entenas neniun artikolon, nek bildon aŭ sonon." Do ili komplete malplenas, kaj la problemo ne tro grandas. Supozeble estus en ordo enmeti la ŝablonon {{forigu}} kaj esperi pri la forigo de la malplenaj kategorioj, kvankam mi mem preferus mencion kiel "== Eventualaj eroj konsiderotaj por tiu-ĉi kategorio aperu en Kategorio:Azova Maro ==", kaj ne-forigon de la paĝo. ThomasPusch 17:59, 26. Sep 2007 (UTC)

Ĉu du apudaj adjektivoj en nomo?[redakti fonton]

Vi ĵus ŝovis la novan paĝon pri "Norde Siberia Malaltebenaĵo" al "Nord-Siberia..." kaj skribas, ke povas esti "Norda Siberia" aŭ "Nord-Siberia" sed neniel "Norde Siberia"...

Konsentite ke "Nord-Siberia..." estas gramatike tute ebla, nur pro la forigita vokalo pli densigita kaj kunpremita vorto. Sed vi malpravas ke la pli silaboriĉa "Norde Siberia..." estas erara kaj nur "Norda Siberia" eblas: Du apudaj adjektivoj estas tute samrajtaj kaj devus esti dividitaj per komo: Do "norda, siberia malaltebenaĵo" estas norda malaltebenaĵo kaj siberia malaltebenaĵo. Sed en la vorto "norde siberia malaltebenaĵo" la adverbo norde ĝuste plikonkretigas la adjektivon siberia kaj tute egalas al "nord-siberia...". Laŭ mi povas esti "Nord-Siberia" (kaj "Okcident-Siberia"...), nur necesas ŝanĝi ĉiujn teksterojn, ne nur la artikolonomon. Sed via noto pri erareco ĉiukaze estas misa.

Sincere, ThomasPusch 18:56, 3. Okt 2007 (UTC)

Mi trapensis kaj vi pravas, ke Norda Siberia ne estas ĝusta. Sed Nord-Siberia estas la ĝusta, kutima solvo. Pri formoj Norde Orienta Hungario kaj similaj mi ne aŭdis, legis. Tiajn mi eble povas akcepti kelkfoje interne de frazoj (meze striata birdo ks.) Narvalo 19:31, 3. Okt 2007 (UTC)

Same ni ne parolas pri Okcidente Eŭropaj Organizoj. Narvalo 19:33, 3. Okt 2007 (UTC)

Fakte la problemo estas la prononco. Se unu voĉa (jen "d") kaj unu senvoĉa (jen "s") konsonanto apudas, multaj mondanoj kutimas aŭ voĉe aŭ senvoĉe prononci ambaŭ. Germanlingvano ekzemple tendencas prononci "Nord-Siberia" kiel "Nort-Siberia", dum litovlingvano tendencas diri "Nord-Ziberia". Pri prononco de "Okcident-Eŭropaj" aŭ "Nord-Orienta" neniu havas problemojn. Kompreneble ne ĉiam eblas eviti kunpuŝiĝon de voĉa kaj senvoĉa konsonanto. Sed kiam temas pri kunmeto de du substantivoj (ni diru ekzemple "lagostrato" aŭ "lagstrato", pli sencan ekzemplon mi ĵus ne havas), eblas elekti ĉu lasi aŭ streki la mezan vokalon "o"). Kaj kiam temas pri kunmeto de adverbo plus adjektivo (ekzemple "norde siberia" aŭ "nord-siberia") eblas same elekti inter la pli longa aŭ la pli konciza, streka variaĵo.

Mi en la menciita artikoleto tendencis plisimpligi la prononcon. La problemo en la du artikoletoj pri Nord- kaj Okcident-Siberia Malaltebenaĵo ne estas finsolvita. Tie ankoraŭ aperas mencio pri "Meze Siberia Montaro". Se laŭ via modelo oni ŝanĝas tion al "Mez-Siberia...", estas la sama miso pri kunpuŝita voĉa kaj senvoĉa konsonanto. Tute simplas prononci "Mez-Eŭropo", sed homoj tendencos diri "mesiberia" aŭ "meziberia". Tial mi en tiaj kazoj voĉdonas por la longa, kompleta formo, kie la centra vokalo "e" ne estas forlasita.

Sincere, ThomasPusch 21:00, 3. Okt 2007 (UTC)

Mapo de Eŭropo[redakti fonton]

Saluton Thomas,

Ĉu vi povus ĝisdatigi la mapon de Eŭropo por enhavi la novan dividon de Jugoslavio en la du novajn landojn: Montenegro kaj Serbio?

--Aliamondano 23:46, 9. Nov 2007 (UTC)

Administranto[redakti fonton]

Saluton Thomas ! Mi nun oficiale estas administranto de la vikipedio, kaj volas nur danki pro via voĉdono. Ne hezitu kontakti min pri iu ajn problemo aŭ peto. Amike, Thomas Guibal 16:47, 16. Nov 2007 (UTC)

Helpalvoko por germana vikipedio[redakti fonton]

Estas grava la kunlaboro de germanlingvaj Esprantistoj ankau en la germanlingva Vikipedio, por eviti, ke malamikoj de Esperanto estingu artikolojn pri Esperanto. Jen eblaj kontribuoj: Longigu kaj kompletigu esperanto-relevantajn artikolojn en la germanlingva enkciklopedio. Pripensu, en kiuj germanlingvaj artikoloj eblas aldoni informon pri Esperanto. Grava: Kiam oni scias pri personeco, kiu aperas en la vikipedio, ke temas pri Esprantisto, chiam aldoni chi-tiun informon. Aldoni ligilojn al Esperanto-relevantaj paghoj. Precipe Iu Weissbier faras kvazaŭ krucadon kontraŭ Esperanto-artikoloj en la vikipedio germana - helpu bremsi tiun personon kaj similajn!

Amike -DidiWeidmann 04:15, 21. Nov. 2007 (CET)

Informkesto por artikoloj[redakti fonton]

Saluton, Thomas. Mi ĵus aldonis la ŝablonon {{Informkesto partio}} al la artikolo Verda Partio (Ĉeĥio). Ĉu mi helpu al vi aldoni ĝin al la jam ekzistantaj artikoloj? Mi tradukis ĉi tiun ŝablonon el la suprasoraba versio, sed la originalo nun havas iom pli da parametroj. Ĉu mi aldonu la mankantajn parametrojn al la ŝablono, ĉu la ekzistantaj jam sufiĉas? Kore --Tlustulimu 19:10, 10. Dec 2007 (UTC)