Uzanto:Aŭstriano/provejo
Blazono | |
---|---|
Bazaj faktoj | |
Federacia ŝtato: | Stirio |
Distrikto: | Leoben |
Areo: | 107,71 km² |
Loĝantaro: | 24.680 (en jaro 2015) |
Loĝantara denseco: | 229 loĝantoj/km² |
Alteco: | 541 metroj super la marnivelo |
Poŝtkodo: | 8700 |
Telefonkodo: | 03842 |
Situo: | 47° 23' norde 15° 6' oriente |
Aŭtokodo: | LE |
Retejo: | http://leoben.at |
Politiko | |
Urbestro: | Kurt Wallner (SPÖ) |
Urbkonsilistoj: (2010-
2015) |
18 SPÖ, 5 ÖVP, KPÖ 3,
REITER 3, FPÖ 2 |
Leoben estas universitata urbo kaj ekonomia centro en Aŭstrio, en la federacia lando Stirio. Cetere ĝi estas la plej granda urbo en la regiono Supra Stirio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Leoben situas en valo laŭ Muro (rivero), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Vieno-Villach.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis en 904 en formo "Liupina". En 1314 ĝi menciiĝis, kiel komercejo pri fero kaj tiutempe ĝi urbiĝis. En 1797 tie okazis packontrakto inter francoj kaj aŭstroj, tamen la francoj okupis la urbon en 1805.
Evoluo de la nombro de enloĝantoj
[redakti | redakti fonton]{{Zeitleiste Bevölkerungsentwicklung der Stadtgemeinde Leoben}}
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- La skulpturo "la dancanta ministo" estas skulpturo, kiu montras ministon kvazaŭ-ŝvebante super strato en la antaŭurbo Waasen. Ĝi plialtigu la atraktivecon de la sufiĉe nepopulara urboparto Waasen.
- La malnova urbodomo estis konstruita en la jaro 1485 kaj uzata kiel seĝo de la urba registaro ĝis 1973. Okaze de la vizito de imperiestro Karl VI. oni aldonis al la fronto de la konstruaĵo ĉiujn blazonojn de la tiama Habsburg-regno, kiuj estas plu videblaj. Nuntempe troviĝas tie superbazaro, hotelo, kaj kongresejo.
- La kolono omaĝe al la viktimoj de pesto estis dezegnita de la aŭstria skulptisto Johann Jacob Schoy kaj konstruita en 1978. La kolono estas flankita de ses figuroj de sanktuloj.
Edukado
[redakti | redakti fonton]En la urbo ekzistas 8 infanĝardenoj: Unu en la urbocentro, du en la urboparto Donawitz, unu en Lerchenfeld, unu en Judendorf kaj unu en Göss.[1] Aldone ekzistas 2 infanĝardenoj tenitaj de sendependa religia organizo. La urbo ofertas kvin bazajn kaj du mezajn lernejoj. Cetere ekzistas du gimnazioj: La nova kaj la malnova gimnazio. La spaco en la malnova, kiu fondiĝis en la jaro 1962[2], ne plu sufiĉis dum 1975 pro tro granda kvanto de lernejanoj, pro tio oni konstruis la novan gimnazion. La unuaj lernejanoj abituriĝis tie en 1978. La urbo estas vaste konata pro la "Montuniversität Leoben", universitato pri teĥnologio kaj montscienco, fondita tie pro la longa historio de minindustrio kaj montscienco en Leoben. La universitato estas la plej granda siaspeca en Eŭropo, ĝi havas 3.659 studentojn.
Esperanto en Leoben
[redakti | redakti fonton]Dum la jaro 1893 en Leoben fondiĝis la unua Esperanto-klubo en Stirio.[3]