Simon Reeve
Simon Reeve | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 21-an de julio 1972 (51-jaraĝa) en Londono | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Londono vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Twyford Church of England High School (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | esploristo verkisto ĵurnalisto televida prezentisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The New Jackals vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Simon Alan Reeve (naskiĝis en septembro 1972 en Hammersmith, Londono) estas brita aŭtoro, dokumenta filmisto kaj televida prezentisto.
Simon Reeve loĝas en Londono kaj laboras pri internacia terorismo, solvado de konfliktoj kaj vojaĝdokumentoj en malmulte konataj lokoj. Li verkis plurajn librojn inkluzive de The New Jackals kaj A Day in September.
Televidaj dokumentarioj (elekto)[redakti | redakti fonton]
Lokoj Ne-Ekzistantaj[redakti | redakti fonton]
Holidays in the Danger Zone: Places That Don't Exist estas kvin-parta BBC-serio ellaborita, planita kaj prezentita de Simon Reeve pri regionoj kun faktaj reĝimoj, kiuj ĝis nun ne estis internacie agnoskitaj aŭ nur en izolitaj kazoj, kaj kiuj estas pretenditaj de aliaj landoj, ĉar el ilia vidpunkto temas pri nelegitimaj secesioj de sia naciaj teritorioj: Somalilando, Ĉednestrio, Tajvano, Sud-Osetio kaj Montara Karabaĥo .
Renkontu la 'stan'-landojn[1][redakti | redakti fonton]
Meet the Stans [2]estas kvar-parta BBC-serio pri Centra Azio, denove disvolvita kaj prezentita de Reeve. En tiu serio li vojaĝas de la nordokcidenta Kazaĥio (Kazakstano), laŭ la rusa landlimo tra Kirgizio kaj Taĝikio ĝis Afganio, okcidenta Uzbekio kaj la legendaj urboj de la Silka Vojo, Samarkando kaj Buĥaro.
Paŝon post paŝo: La vivo en miaj vojaĝoj
La 6-an de septembro 2018 aperis la aŭtobiografio de Reeve nomata Step by Step: The Life in My Journeys,pri lia vivo kiel sukcesa aŭtoro kaj televida prezentisto.
Premioj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- 2012: Premio Ness de la angla Reĝa Geografia Societo "pro popularigado de geografio per televidaj vojaĝaj dokumentfilmoj kaj verkado"
- One World Broadcasting Trust Award de One World Media "pro elstaraj kontribuoj al pli granda kompreno de la mondo"
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Kun escepto de Turkmenio, li vizitis jenajn Stan-landoj : de la angla Kazakhstan, Kyrgyzstan Uzbekistan,Tajikistan, (Turkmenistan)
- ↑ Reeve, Simon, "Meet the Stans", BBC News, la 29-an de septembro 2003.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- (en) Hejmpaĝo de Simon Reeves
- (en) Informoj kaj intervjuo - BBC: Places That Don’t Exist (Pri lokoj ne-ekzistantaj)