Stacey Dooley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stacey Dooley
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1987 (1987-03-09) (37-jaraĝa)
en Luton
Lingvoj angla vd
Loĝloko Luton vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Stopsley High School vd
Familio
Amkunulo Kevin Clifton vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • televida prezentisto vd
Aktiva dum 2008– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anastacia Jaclyn DOOLEY (naskita la 9-an de marto 1987 en Luton, Bedfordshire)[1], profesie konata kiel Stacey Dooley, estas angla esplorĵurnalistino, dokumenta filmistino, televida prezentistino, amaskomunikilara famulino kaj aŭtoro.

Ŝi faras televidajn dokumentofilmojn pri sociaj problemoj kiel ekzemple infanlaboro, virinoj en evoluiganta landojn[2], drogoj, infansoldatoj, seksa sklaveco, malferma geedzeco, senhejmaj infanoj en Britio, turismo en Tajlando kaj Kenjo kaj kiel la turismo influas dungitojn tie, en aparta konsidero al salajroj, korupto kaj ekologiaj ŝanĝoj[3]. Tri-parta serio titolita Coming Here Soon (Venanta Ĉi tien Baldaŭ) estis elsendo sur BBC3 en junio kaj julio 2012, en kiu Dooley esploris la vivojn de junaj homoj en tri landoj influita de la tutmonda financa krizo: Grekio, Irlando kaj Japanio[4].

Ŝi ankaŭ faris dokumentofilmon pri Sekso en Strangaj Lokoj por kio ŝi veturis al Turkio, Brazilo kaj Rusio esplori popolajn malsamajn sintenojn al sekso kaj prostituado[1].

Dooley konsideras ŝin mem feministino faranta dokumentofilmojn pri seksa egaleco[5].

Dooley estis nomumita Membro de la Ordeno de la Brita Imperio.

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

Anastacia Jaclyn Dooley naskiĝis la 9-an de marto 1987 en Luton, Bedfordshire. Ŝia patro estis de Irlando kaj forlasis la familion kiam Stacey estis dujarulino[6]. Ŝi kreskis en Luton kaj forlasis la mezlernejon kiam ŝi estis 15-jara por labori kiel butika helpantino, vendanta parfumojn ĉe la flughaveno de Luton. Ŝi ankaŭ laboris ĉe frizistoj[5].

Dooley unue aperis en televido kiam ŝi veturis al Barato kiel unu el la partoprenantoj al la dokumentfilma televid-serio Blood, Sweat and T-shirts, en aprilo 2008. Dooley kaj la aliaj partoprenantoj estis elektitaj por ilustri la tipan modo-obsedatajn konsumantojn. Danke al ŝia apero en tiu serio kaj parte pro ŝia intereso en laborleĝoj en evolulandoj, alia serio estis komisiita kun Dooley kiel prezentistino: Stacey Dooley Investigates komencis en 2009, ankaŭ elsendita en Aŭstralio en junio 2010[7].

Dum Dooley estis en Usono en 2012: ŝi kreis du serion de Stacey Dooley en Usono kie ŝi prienketis aferojn influantajn adoleskantojn trans Ameriko kiel: Knabinoj Malantaŭ Baroj, Landlimaj Militoj, Senhejmeco kaj Infanoj en la Interpafado[1].

En 2017, Dooley prezentis la televidserion Show Me What You're Made Of ĉe CBBC. Ŝi ankaŭ prezentis la dokumentan filmon Canada's Lost Girls (Nerevenigeblaj Knabinoj de Kanado) en marto 2017 en kiu ŝi trairis Kanadon por enketi pri la diversaj faktoroj kiuj ludis parton en la malapero kaj murdo de pli ol 1200 indiĝenaj virinoj en Ameriko[8].

Polemikoj[redakti | redakti fonton]

Dooley estis kritikita en januaro 2019 pro tio ke malvere portretis turkan virinon kiel siria seksa laboristo loĝanta en Istanbul en ŝia seria Sekso en Strangaj Lokoj. La misreprezento gvidita al la Turkia epizodo de la dokumenta dilmo estis forigita de BBC iPlayer[9]

En aŭgusto 2019, Dooley estis kritikita ĉar nomis islaman preĝogeston 'IS/daesh-saluton' en la Panorama dokumentofilmo pri IS-novedzinoj[10].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Dooley eldonis sian debutan libron en februaro 2018: Stacey Dooley, "In the frontline with the women who fight back". La libro prezentas temojn koncerne al seksa ŝakrado, hejma perforto, seksa egaleco kaj infana ekspluatado[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 (en) "Agency biography", Curtis Brown.
  2. (en) Kellaway, Kate (13a de aŭgusto 2017). "Stacey Dooley: 'People tell you to eff off all the time'", The Observer, la 13-an de aŭgusto 2017
  3. (en) "BBC Three – Thailand: Tourism and the Truth – Stacey Dooley Investigates". BBC, la 1-an de julio 2011
  4. (en) "BBC Three – Coming Here Soon, Greece, Bust and Broken, Coming Here Soon Trail". BBC. la 26-an de junio 2012.
  5. 5,0 5,1 (en) "BBC Three – Coming Here Soon, Greece, Bust and Broken, Coming Here Soon Trail". BBC. la 26-an de junio 2012.
  6. (en) "John Boland: Wide-eyed Stacey puts our most acclaimed economists to shame", Independent.ie.
  7. (en) "ABC2 Programming Airdate: Stacey Dooley Investigates (episodo unu)". ABC Television Publicity. la 1-an de oktobro 2010.
  8. (en) The Natives: This Is Our America
  9. (en) "BBC series falsely portrays Turkish beggar as Syrian refugee". Daily Sabah, la 22-an de januaro 2019
  10. (en) "BBC apologises over Stacey Dooley Panorama inaccuracyn, BT.com.