Uzanto:Chaetodipus/provejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dezerta kotonvostulo
Paro da kotonvestulo de la subspecio S. a. arizonae en Josuo
Paro da kotonvestulo de la subspecio S. a. arizonae en Josuo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Leporuloj Lagomorpha
Familio: Leporedoj Leporidae
Genro: Kotonvostuloj Sylvilagus
S. audubonii
Baird, 1858
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Areo de la dezerta kotonvostulo
Areo de la dezerta kotonvostulo
Areo de la dezerta kotonvostulo
vdr

La dezerta kotonvostulo (Sylvilagus audubonii) aŭ la kotonvostulo de Audobon estas novmonda kuniklo de la genro Syvilagus, kiuj estas la kotonvostuloj kaj ĝi estas parto de la leporeda familio. Malkiel la eŭropa kuniklo, la kotonvostulo ne igas socian fosajn sistemojn sed kompare kun aliaj leporedoj, ili estas tre tolerema je aliaj individuoj en ilia proksimeco.

Kotonvostuloj naskas iliajn idojn en tuneletoj kiuj aliaj mamuloj forlasis. Kotonvostuloj foje malvarmiĝas aŭ ŝirmas mem en basetaj subpremoj kiuj ili faras mem.[2] La kotonvostulo ne kutime estas aktiva dum la meztago. Oni povas rimarki kotonvostulojn dum la frua mateno aŭ la frua vespero. Kotonvostuloj malofte elvenis iliajn tuneletojn dum estas ventplena ĉar la ventado perturbas ilian aŭdkapablecon kiu estas ilia ĉefa defendilo.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo estas laŭ la angla nomo desert cottontail. Desert signifas "dezerto" kaj cottontail signifas "kotona vosto". La genra nomo Sylvilagus estas el la latina silva kiu signifas "arbareto" kaj el la greka lagos kiu signifas "leporo".[3] La specia nomo audubonii estas el la familia nomo de la usona ornitologisto John James Audobon.

Vivdaŭro[redakti | redakti fonton]

La vivdaŭro de kotonvostulo kiu atingas plenkresecon estas malpli ol du jaroj, depende je la loko. [4] Pli grandaj aŭ pli rapidaj karnovoruloj estas la rabobestoj de tiu ĉi leporulo. Kelkaj rabobestoj kiel ekzemple serpentoj estas kutime kun la areo en kie la katonvostuloj enloĝas. Tiuj ĉi serpentoj povas kapti kaj manĝi la junulojn facile; la patrino ne povas defendi la idaron. Dum kotonvostuloj estas sekse aktiva kaj la bredadaj paroj naskas kelkajn idarojn rekte tra la jaro, nemultaj junuloj igos plenkreskulojn. Tiuj kiuj travivas kreskas rapide kaj estas plenkreskaj kiel tri-monatuloj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La dezerta kotonvostulo estas simila kiel la eŭropa kuniklo (Oryctolagus cuniculus), tamen ĝiaj oreloj estas pli grandaj kaj ofte estas rektaj. Ĝi estas socia inter ĝia speco kaj ili ofte kunvenas en malgrandaj aroj por manĝi. Kiel ĉiuj kotonvostaj kunikloj, la dezerta kotonvostulo havas grizebrunajn rondigitajn vostojn kun vasta blanka ranko kaj blanka suba flanko kiu estas videbla kiam ĝi fuĝas.[5] Ĝi ankaŭ havas blankan hararon je la ventro.[6]

Plenkreskuloj estas 36–42 cm longe kaj havas pezo da 700–1.200 g.[7] La vosto estas 30–60 mm, oreloj estas 6–9 cm longe kaj la postapiedoj estas grandaj, proksime 7–9 cm longe.[7] Estas kelka seksa duformismo sed la inseksuloj ofte estas pli granda ol la virseksuloj, sed havas pli malgrandaj hejmareoj. La inseksuloj havas areon da 4.000 m2 kompare kun la virseksuloj kiuj havas areon da 61.000 m2.[8]

Areo kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Oni povas trovi la dezertan kotonvostulon en Okcidenta Usono el orienta Montano al okcidenta Teksaso, kaj en norta kaj meza Meksiko. Ĝia orienta areo estas en meza Nevado kaj suda Kalifornio kaj Malsupra Kalifornio al la Pacifiko. Oni povas trovi ĝin je alto ĝis 1.830 m. Ofte oni asocias ĝin kun la sekaj preskaŭ-dezertaj herbenaĵoj de Sudokcideta Usono. Tamen oni povas trovi ĝin en malpli sekaj habitatoj kiel pino-juniperaj duonarbaroj. Ankaŭ povas oni trovi ĝin en ripariaj areoj de sekaj regionoj.

Konduto[redakti | redakti fonton]

Dieto kaj nutrado[redakti | redakti fonton]

La dezerta kotonvostulo ĉefe manĝas forbojn kaj herbon kiu estas 80% de ĝia dieto. Ĝi ankaŭ manĝas aliaj plantoj eĉ kaktoj. Ili ankaŭ manĝas la foliojn kaj legumenojn de prozopoj, arboŝelojn, fruktojn, opuntiojn kaj branĉetojn de arbedoj. Ĝi maloften bezonas trinki akvon ĉar ĝi akiras la plejparton de ĝia akvo per plantoj kiuj ĝi manĝas aŭ per roso. Kiel la plejparto de leporuloj, ĝi estas koprofagiulo. Ĝi reingestas kaj maĉas ĝian propran fekaĵon por eltiri nutraĵojn kiel eble plej celtrafe.

Rabobestoj kaj minacoj[redakti | redakti fonton]

Stato kaj konservo[redakti | redakti fonton]

Detempe de 1996, la dezerta kotonvostulo estas en la kategorio "malplej zorgiga" laŭ la Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Neniu ŝtata aŭ federala listo de minacataj specioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2008) “Syvilagus audubonii”, IUCN Red List of Threatened Species. doi:http://dx.doi.org/10.2305/IUCN.UK.2008.RLTS.T41297A10417635.en.. 
  2. Desert Cottontail (Sylvilagus audubonii). Texas Department of Parks and Wildlife. Arkivita el la originalo je 2017-06-11. Alirita 2017-09-24.
  3. . A Mammalian Lexicon. Michigan State University (2006). Alirita 2017-09-24.
  4. . Desert Cottontail. Texas Tech University. Alirita 2017-09-24.
  5. Reid, F.A.. (2006) A Field Guide to Mammals of North America, North of Mexico (angle). Houghton Mifflin Harcourt. ISBN 9780395935965.
  6. Ŝablono:Cite report
  7. 7,0 7,1 Armstrong, David M.. (2010) “Desert Cottontail”, Mammals of Colorado, 2‑a eldono (angle), University Press of Colorado, p. 264–266. ISBN 9781607320487.
  8. Desert cottontail rabbit. Nevada Department of Wildlife. Arkivita el la originalo je 7 January 2017. Alirita 24 September 2017.