Uzanto:Esperantistabr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Babel
pt
Este usuário fala o português como seu idioma natural.
eo
4
Ĉi tiu uzanto parolas Esperanton preskaŭ kiel denaskulo.
es
3
Este usuario puede contribuir con un nivel avanzado de español.
en
2
This user is able to communicate with an intermediate level of English.
Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo
Mi loĝas en Brazilo en loko nomata Santos.
Ŝablono:Geografio

Felipe de Oliveira QUEIROZ naskiĝis la 21-an de novembro 1984 en la industria urbo Cubatão, Brazilo. Studis geografion ĉe UFSC - Universitato Federacia de Sankta Katarina, en la suda urbo Florianópolis. Loĝas en Santos, Brazilo, kie estas ankaŭ urba delegito de Universala Esperanto-Asocio.

Esperantisto ekde 2002, jam partoprenis diversajn aranĝojn en Brazilo, krom Esperanta Seminario pri Pola Kulturo en la argentina urbeto Wanda, en la provinco Misiones.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Mi konis esperanton en 2002, danke al interreta forumo pri japana lingvo. Du monatoj post tio, mi vizitis neformalan stud-grupon en Santos, kaj tie konis s-inon Marija Pözder Almada, kiu tre influis mian esperantistecon. En 2005 mi transloĝiĝis al Florianópolis por studi geografion kaj tuj en 2006 mi instruis Esperanton ĉe la universitato, tiel kiel ankaŭ en 2007. En la jaro 2009 revenis mi al Santos, kaj eklaboris en la Brazila Instituto pri Geografio kaj Statistiko.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Mi ŝatas preskaŭ ĉiujn muzikstilojn. Antaŭ 2003 nurnure plaĉis al mi rokmuziko kaj metalmuziko. Nuntempe mi ankaŭ ŝatas folkloran muzikon, japanan muzikon, brazilan popolan muzikon, ktp.

Kurioze ke en 1998 mi provis lerni ludi basgitaron... Tute fiaske.

Hobioj[redakti | redakti fonton]

esperanto, Tajĝiĉuano, Lukt-artoj kaj bier-gustumado.

Religio[redakti | redakti fonton]

Mi delonge kredis je Dio, kvankam ne estis religiemulo. Nuntempe mi estas ateisto, kvankam ne kverelas kun religiemuloj.

Orkuto[redakti | redakti fonton]

Persona paĝo ĉe orkuto:

http://www.orkut.com.br/Main#Profile?uid=10595156071231967151

Pasporta Servo[redakti | redakti fonton]

Mi estas pasporta servulo ekde 2009.

http://www.pasportaservo.org/uzantoj/esperantistabr

Vidu ankaŭ la jenon:[redakti | redakti fonton]

  • Kartografio de la Vikipediistoj:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Kartografio_de_la_vikipediistoj

Hodiaŭ, vendredo, 29-a de marto, 2024, je la 12:57 (UTC/GMT), estas 351 590 artikoloj en Vikipedio.