Uzanto:Everybuckwheat/New Thought: A Practical Spirituality

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Everybuckwheat/New Thought: A Practical Spirituality
Aŭtoroj
Aŭtoro [[Mary Morrissey]]
Lingvoj
Lingvo English
Eldonado
Trajtoj
ISBN 1585421421
Ĝenro Christianity, New Thought
vdr

Nova Penso: Praktika Spiritualismo (2003) estas la tria libro de Mary Morrissey, en kiu ŝi kolektis kaj redaktis la verkaĵojn de predikistoj de Nova Penso. La libro esploris la judkristanan premison ke pensoj influas la percepton de la realo.

La libro iĝis kerna fonto por kompreni Novan Penson kiel internacia movado.[1][2][3] DIversaj akademiaj esplorinstitucioj, inkluzive de Oxford University Press, referencas la libron Nova Penso de Mary Morrissey kiel ĉefa fonto por kompreni la sociajn kaj religiajn aspektojn de la movado Nova Penso.[1][4]

Fono[redakti | redakti fonton]

La unua libro de Morrissey, Konstruante Vian Kampon de Revoj ĉefe pritraktis Novan Penson kaj memrealigon,[5][6] dum ŝia dua libro, Ne Malpli ol Grandeco sin koncentris sur homaj interrilatoj.[7] En sxiaj libroj kaj aliaj verkajxoj, Morrissey inkludis fontoj de multaj religiaj tradicioj, inkluzive de la Biblio,[8] Kurso pri mirakloj,[8] la Talmudo,[9] Daŭdeĝingo,[10] kaj la verkaĵoj de Thoreau,[11] inter aliaj.

Volante prezenti la Novpensan movadon pli kohere kaj plene, sxi petis al gvidantoj ene de la movado ke ili eldiru siajn opiniojn pri kernaj elementoj de la Novpensa kredo: sano, prospero, kreaj klopodoj, interrilatoj kaj spiritualeco. Ŝi kolektis kaj redaktis ĉi tiujn en tion, kio poste fariĝis ŝia tria libro: Nova Penso: Praktika Spiritualismo. Eldonite de Penguin en 2002, la libro inkludis mallongajn eseojn de pli ol 40 Novpensaj pensuloj, kun ĉapitroj verkitaj de Mary Morrissey mem.[12]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La libro estas dividita je kvin partoj. La unua parto, sano, pritraktas malsanecon kaj sanigadon. Ĝi koncentriĝas al la spirita menskuracado kaj al la praktiko de la koncepto de unueco. Ĝi pridiskutas la povon de kongregacioj tiaj, kiaj kirkoj, moskeoj kaj sinagogoj por helpi sanigi komunumojn enkrizajn.

La dua parto, prospero, koncentriĝas al memrealigo kaj al la piramido de bezonoj laux Abraham Maslow. Ĝi priparolas la spiritajn aspektojn de la mono kaj interŝanĝmanieroj. Ĝi pridiskutas la kredojn de la teologio de prospero kaj esploras la rolon de la konscio.

La tria parto, Kreaj Klopodoj, pridiskutas la rolojn de kreemo kaj inspiro, metodojn de kontrolo mensa, la kognon, kaj kiel apliki metafilozofiajn konceptojn. Cxi tiu sekcio pridiskutas mensprocezojn kaj la metafizikon de menso.

La kvara parto sin koncentras sur Interrilatoj. Ĝi pridiskutas afinecon kaj interhoma alligitecon.

La kvina kaj lasta parto pritraktas Spiritualismon. Ĉi tiu sekcio esploras la praktiko koni "la bildon de dio" en la ĉiutaga vivo. Ĝi diskutas pri la kredo je mondo supernatura ekster la ordinara kaj videbla mondo, la povo de persona kreskado, kaj pri la graveco de la serĉo pri senco.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Baldaŭ post ties publikiĝo, la libro iĝis kerna fonto por kompreni Novan Penson kiel movado internacia.[1] En la libro Alternative Psychotherapies (Alternativaj Psikoterapioj), aŭtoro Jean Mercer referencis la libron Nova Penso de Morrissey kiel grava fonto por kompreni la "rilatiĝon kun la mondo spirita." [2]

En la libro de Jones & Bartlett de 2009, Spiritualismo, Sano, kaj Sanigado: Integriga Aliro, la aŭtoroj Young kaj Koopsen citis Nova Penso de Morrissey kiel fonto por distingi inter la movado de Nova Penso kaj tiu de Nova Epoko:

Nova Penso diras ke niaj eraroj estas alvokita de niaj animoj al la sperto por ke ni povu lerni lecionon pensitan por nin kunduki al punkto de vekiĝo. Nova Penso estas inkludema, ne ekskluda, kaj ĝi honoras ĉiujn vojojn al Dio [...] Nova Penso ne estas nur teologio sed ankaŭ praktiko [...] Nova Penso kredas ke ni eblas, pere de helpo de Dio, sanigi nian korpon kaj spiriton (Morrissey, 2002).[3]

Kromaj esplorlibroj, inkluzive de Guruoj de Moderna Jogo de Oxford University Press, referencas la libro de Morrissey kiel ĉefa fonto por profundigi onian komprenon pri la movado Nova Penso.[1][4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Singleton, Mark; Goldberg, Ellen, eds. (2013). Gurus of Modern Yoga. New York: Oxford University Press. pp. 67, 77 https://oxford.universitypressscholarship.com/view/10.1093/acprof:oso/9780199938704.001.0001/acprof-9780199938704 https://oxford.universitypressscholarship.com/view/10.1093/acprof:oso/9780199938704.001.0001/acprof-9780199938704
  2. 2,0 2,1 Mercer, Jean (2014-07-30). Alternative Psychotherapies: Evaluating Unconventional Mental Health Treatments. Rowman & Littlefield. pp. 17, 210. ISBN 978-1-4422-3492-5 https://books.google.com/books?id=Odo-BAAAQBAJ&dq=morrissey&pg=PA17 as well as https://en.wikipedia.org/wiki/Special:BookSources/978-1-4422-3492-5 as well as https://books.google.com/books?id=Odo-BAAAQBAJ&dq=morrissey&pg=PA17 as well as https://en.wikipedia.org/wiki/Special:BookSources/978-1-4422-3492-5
  3. 3,0 3,1 Young, Caroline; Koopsen, Cyndie (2010-08-15). Spirituality, Health, and Healing: An Integrative Approach. Jones & Bartlett Publishers. pp. 25, 33. ISBN 978-0-7637-7942-9 https://books.google.com/books?id=zd1egJXMCzEC&dq=Morrissey&pg=PA33 as well as https://en.wikipedia.org/wiki/Special:BookSources/978-0-7637-7942-9 as well as https://books.google.com/books?id=zd1egJXMCzEC&dq=Morrissey&pg=PA33 as well as https://en.wikipedia.org/wiki/Special:BookSources/978-0-7637-7942-9
  4. 4,0 4,1 PhD, Sage Bennet (2010-10-06). Wisdom Walk: Nine Practices for Creating Peace and Balance from the World's Spiritual Traditions. New World Library. ISBN 978-1-57731-822-4 https://books.google.com/books?id=dsVgpaNKRNUC&dq=%22New+Thought%22+%22Morrissey%22&pg=PT198 as well as https://en.wikipedia.org/wiki/New_World_Library as well as https://en.wikipedia.org/wiki/Special:BookSources/978-1-57731-822-4 as well as https://books.google.com/books?id=dsVgpaNKRNUC&dq=%22New+Thought%22+%22Morrissey%22&pg=PT198 https://en.wikipedia.org/wiki/New_World_Library as well as https://en.wikipedia.org/wiki/Special:BookSources/978-1-57731-822-4
  5. M.S, Tess Keehn (2015-11-19). Alchemical Inheritance: Embracing What Is, Manifesting What Becomes. Balboa Press. ISBN 978-1-5043-4347-3. https://books.google.com/books?id=Z2cTCwAAQBAJ&dq=%22Building+Your+Field+of+Dreams%22&pg=PT130 as well as https://en.wikipedia.org/wiki/ISBN_(identifier) as well as https://en.wikipedia.org/wiki/Special:BookSources/978-1-5043-4347-3
  6. "Religion Book Review: Building Your Field of Dreams". Publishers Weekly. July 1996. Retrieved 2021-10-02. https://www.publishersweekly.com/978-0-553-10214-7
  7. "Nonfiction Book Review: NO LESS THAN GREATNESS". Publishers Weekly. 7 August 2001. Retrieved 2021-10-02. https://www.publishersweekly.com/978-0-553-10653-4
  8. 8,0 8,1 "Nonfiction Book Review: NO LESS THAN GREATNESS". Publishers Weekly. 7 August 2001. Retrieved 2021-10-02. https://www.publishersweekly.com/978-0-553-10653-4
  9. Morrissey, Mary (2014-10-24). "What Would You Love?". HuffPost. Retrieved 2021-10-04. https://www.huffpost.com/entry/what-would-you-love_b_6028942
  10. Krause, Wanda (2013). Spiritual Activism: Keys for Personal and Political Success. Red Wheel/Weiser/Conari. ISBN 978-1-61852-068-5.https://books.google.com/books?id=8c8BAgAAQBAJ&dq=%22mary+manin+Morrissey%22&pg=PT128 as well as https://en.wikipedia.org/wiki/Red_Wheel/Weiser/Conari as well as https://en.wikipedia.org/wiki/ISBN_(identifier) as well as https://en.wikipedia.org/wiki/Special:BookSources/978-1-61852-068-5
  11. Joan Rosenberg mentions Morrissey being her "premier" teacher. See: Joan Rosenberg mentions Morrissey being her "premier" teacher. See: Joan Rosenberg mentions Morrissey being her "premier" teacher. See: Rosenberg, Joan (2019). 90 Seconds to a Life You Love: How to Turn Difficult Feelings into Rock-Solid Confidence. Hodder & Stoughton. ISBN 978-1-4736-8702-8 https://books.google.com/books?id=UR5lDwAAQBAJ&dq=%22mary+morrissey%22&pg=PT274 as well as https://en.wikipedia.org/wiki/Hodder_%26_Stoughton as well as https://en.wikipedia.org/wiki/Special:BookSources/978-1-4736-8702-8 as well as https://books.google.com/books?id=UR5lDwAAQBAJ&dq=%22mary+morrissey%22&pg=PT274 as well as https://en.wikipedia.org/wiki/Hodder_%26_Stoughton https://en.wikipedia.org/wiki/Special:BookSources/978-1-4736-8702-8
  12. New Thought by Mary Manin Morrissey: 9781585421428 | PenguinRandomHouse.com: Books". PenguinRandomhouse.com. Retrieved 2021-10-02 https://www.penguinrandomhouse.com/books/288681/new-thought-by-mary-manin-morrissey/ https://www.penguinrandomhouse.com/books/288681/new-thought-by-mary-manin-morrissey/

[[Kategorio:Paĝoj kun nereviziitaj tradukoj]]