À la carte
En restoracioj, à la carte (/ɑːləˈkɑːrt/; france por 'ĉe la karto') estas la praktiko mendi individuajn pladojn de menuo en restoracio, malsame de table d'hôte ('tablo de la gastiganto'), kie estas proponita iu difinita menuo.[1] La esprimo estis prenita de franca lingvo de la frua 19a jarcento "laŭ la menuo".[2] Poplade, manĝi à la carte estas kutime pli multekoste ol elekti iun pladkompleton ofertatan de la ĉefkuiristo, sed la gasto tiel ricevos nur manĝaĵojn precize deziratajn.
La unuopaj pladoj povas inkluzivi krompladojn, aŭ la krompladoj povas esti ofertitaj aparte. En la dua kazo, ili ankaŭ estas konsideritaj à la carte.
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej fruaj ekzemploj de la carte estas de 1816 por la adjektiva uzo ("à la carte manĝo", ekzemple) kaj de 1821 por la adverba uzo ("manĝoj estis servitaj à la carte"). Tiuj uzoj aperis antaŭ la uzo de la vorto menuo, kiu venis en la anglan en la 1830-aj jaroj.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Online Etymology Dictionary. etymonline.com. Alirita 2016-05-02 .
- ↑ à la carte – definition of à la carte in English from the Oxford dictionary. oxforddictionaries.com. Arkivita el la originalo je 2 June 2016. Alirita 2 May 2016 . Arkivigite je 2016-06-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-06-02. Alirita 2022-12-12 .
- ↑ "Menu", The American Heritage Dictionary of the English Language, 4th edition, Houghton Mifflin
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Baraban, R.S.. (2010) Successful Restaurant Design. John Wiley & Sons, p. 17–18. ISBN 978-0-470-25075-4.
- Committee on Nutrition Standards for Foods in Schools, Food and Nutrition Board, Institute of Medicine (2007). Nutrition Standards for Foods in Schools. National Academies Press, p. 83.
- Mosimann, Anton (1983). Cuisine à la carte. Macmillan Publishers Limited. 304 paĝoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Omakase, japana esprimo por lasi la kuiriston decidi
- ''Table d'hôte'', la malo de la carte
- Bufedo
- Pro rata, metodo de fakturado aŭ alia kalkulo bazita sur proporcia uzado