Anturio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anturio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: Alismaloj Alismatales
Familio: Arumacoj Araceae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Anturio[1] (latine Anthurium) estas genro de herboj el familio arumacoj, kiu enhavas ĉirkaŭ 850 priskribitaj specioj netropikaj (ĉiujn oni kalkulas pli malpli je mil specioj). Sur la kampo de la arumacoj tiu genro apartenas al la plej abundspecia kaj plej morfologie diferncigita. Multajn kultivovariojn de tiu genro oni kultivas en la tuta mondo komerce kiel tranĉfloroj aŭ ĉambroplantoj.

Geografia situiĝo[redakti | redakti fonton]

La habitato de anturio ampleksas nordan Meksikon (Tamaulipas, Nayarit) kaj Grandajn Antilojn ĝis suda Brazilo, norda Argentino kaj Paragvajo. Specia diverseco de la genro estas la plej granda en Panamo kaj Kostariko, krome en altaĵoj kaj malaltebenaĵoj de norda parto de Sudameriko kaj en pli eta kvanto ankaŭ en malgranda montaro de suda Meksiko kaj suda Brazilo.

82 specioj de anturioj estas endemiaj en Panamo, interne 26 specioj vegetas nur okcidente de Zono de la Kanalo de Panamo kaj 30 oriente de la Zono. Tri endemiaj specioj: A. hutchisonii, A. sanctifidense i A. antonioanum estas vaste disvastigitaj en la lando.

26 specioj de de anturioj estas endemiaj por Meksiko, ekzemple: disvestigita A. andicola, A. chiapasense, A. schlechtendalii ssp. jimenezii, A. nizandense, A. ovandense, A. pedatoradiatum kaj A. podophyllum. A. beltianum estas endemia specio en Nikaragvo, A. lancetillense en Honduro, kaj A. armeniense, A. parvispathum i A. retiferum en Gvatemalo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Anturium en la pola Vikipedio.