Uzanto:Michaelboris/Paroranga metodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paroranga metodo (PR) aŭ Tideman-metodo estas balotada sistemo evoluigita en 1987 de Nicolaus Tideman kiu elektas ununuran gajninton uzanta voĉdonojn kiuj esprimas preferordon. PR ankaŭ povas esti uzata por krei ordigitan liston de gajnintoj.

Se estas kandidato kiu estas preferata al la aliaj kandidatoj, komparite duope kun ĉiu alia, PR garantias ke tiu kandidato gajnos. Pro ĉi tiu eco, PR estas, laŭdifine, Condorcet-metodo.

Procedo[redakti | redakti fonton]

La procedo por la Paroranga metodo disvolviĝas jene:

  1. Kompari ĉiun paron da kandidatoj kaj kalkulu la preferojn por eltrovi la gajnanton de ĉiu paro (se ne estas egalo).
  2. Ordigi ĉiun paron laŭ la venkoforto, unue la plej granda kaj fine la plej malgranda.[vs 1]
  3. Fiksi ĉiun paron, komencante de tiu kun la plej granda venkoforto kaj aldonante po unu al grafeo kondiĉe ke ĝi ne kreu ciklon (kiu kreus ambiguecon). La kompleta grafeo montras la gajninton.

PR ankaŭ povas esti uzita por krei ordigitan liston da preferataj kandidatoj. Por krei ordigitan liston, necesas apliki la metodon por elekti unu gajnanton, forigi tiun gajninton de la kandidatlisto kaj ree apliki la metodon (por trovi la postan subgajnanton kaj tiel plu).

Nombri[redakti | redakti fonton]

Por nombri la voĉojn, oni konsideru la preferojn de ĉiu balotanto. Ekzemple, se balotanto voĉdonis ke "A > B > C" (A estas pli bona ol B kaj B estas pli bona ol C), la nombrado devus aldoni unu por A en A kontraŭ B, unu por A en A kontraŭ C kaj unu por B en B kontraŭ C. Balotantoj povas ankaŭ esprimi indiferenton (ekz. A = B) kaj nemarkitaj kandidatoj konsideriĝas egale al la deklaritaj kandidatoj.

Kalkulinte tion, la "plejmultoj" povas esti difinitaj. Se "Vxy" estas la nombro de voĉdonoj ke oni ordigis x super y, tiam "x" gajnas se Vxy > Vyx kaj "y" gajnas se Vyx > Vxy.

Ordigi[redakti | redakti fonton]

La paroj da gajnintoj estas tiam ordigita de la plej granda plimulto al la plej malgranda plimulto..Plimulto por x kompare al y antaŭiras plimulton por z kompare al w se kaj nur se iu el la sekvantaj kondiĉoj realiĝas:

  1. Vxy > Vzw. Alivorte, la plimulto kun pli da subteno por sia alternativo estase ordigita unue.
  2. Estis antaŭe ordigita pli granda plimulto kun y kiel malgajnanto ol eventuala plimulto kun w kiel malgajnanto.[vs 1]

Fiksi[redakti | redakti fonton]

La posta paŝo estas taksi ĉiun paron laŭvice por difini la parojn "fiksotaj". Tio ĉi povas esti videbligita desegnante sagon de la pargajnanto al la parmalgajnanto en direktita grafeo. Uzanta la supre ordigitan liston fiksu ĉiun paron laŭvice krom se la paro kreos cicklon en la grafeo (ekzemple, kie A preferatas al B, B preferatas al C, sed C preferatas al A).

Gajninto[redakti | redakti fonton]

En la rezultinta grafeo, la fonto respondas al la gajninto. La fonto devas ekzisti ĉar la grafeo estas direktita sencikla grafeo laŭkonstrue, kaj tiaj grafeoj ĉiam havas fontojn. Manke de egaloj, la fonto estas ankaŭ unika (ĉar se du nodoj aperas kiel fontoj, ne estus bona kialo por nekonekti ilin, kaj do restu nur unu el ili kiel fonto).

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

La situacio[redakti | redakti fonton]

Imagu ke Argentina Esperanto-Ligo okazigas elekton por decidi ĝian sidejon.

Ni supozu ke en la lando estas 4 lokaj kluboj en malsamaj lokoj de la lando, la tuta membraro vivas en ĉi tiuj 4 urboj kaj ĉiuj dezirus ke la sidejo estu plejeble proksime al ili.

La kluboj estas la jenaj:

  • Bonaero, la ĉefurbo de la lando, kun 60 membroj sed plej malproksima de la aliaj urboj.
  • Saltaurbo, kun 45 membroj.
  • Mendozo, kun 40 membroj
  • Kordobo, kun 35 membroj

La preferoj de la membroj estus do la jenaj:

60 voĉoj
(Bonaeranoj)
45 voĉoj
(Saltaurbano)
40 voĉoj
(Mendozanoj)
35 voĉoj
(Kordobanoj)
  1. Bonaero
  2. Kordobo
  3. Mendozo
  4. Saltaurbo
  1. Saltaurbo
  2. Kordobo
  3. Mendozo
  4. Bonaero
  1. Mendozo
  2. Kordobo
  3. Saltaurbo
  4. Bonaero
  1. Kordobo
  2. Mendozo
  3. Bonaero
  4. Saltaurbo

La rezultoj tabeligeblus tiel:

Paraj elektorezultoj
A
Bonaero Mendozo Saltaurbo Kordobo
B Bonaero [A] 120

[B] 60

[A] 85

[B] 95

[A] 120

[B] 60

Mendozo [A] 60

[B] 120

[A] 45

[B] 135

[A] 140

[B] 40

Saltaurbo [A] 95

[B] 85

[A] 135

[B] 45

[A] 135

[B] 45

Kordobo [A] 60

[B] 120

[A] 40

[B] 140

[A] 45

[B] 135

Rezulto de paraj komparoj (venkoj-malvenkoj-egaloj): 1-2-0 2-1-0 0-3-0 3-0-0
Voĉdonoj kontraŭ en la plej granda para malvenko: 120 140 135 -

[[Kategorio:Balotsistemoj]] [[Kategorio:Condorcet-balotsistemoj]] [[Kategorio:Pages with unreviewed translations]]
Citaĵa eraro Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "vs", sed la responda etikedo <references group="vs"/> ne estis trovita; $2