Saltu al enhavo

Uzanto:ThomasPusch/provejo/Šakiai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Noto:

Estas aktuala diskuto en la vikimedia komunejo, ĉu forĵeti de tie ĉiujn fotojn de la centra urba preĝejo konstruita en modernisma stilo inter 1934 kaj 1940 laŭ planoj de la arkitekto Vytautas Žemkalnis-Landsbergis (1893-1993), ĉar la litova registaro instalis leĝon pri libereco de panoramo nur kun limigo ke tiaj fotoj de aktualaj konstruaĵoj ne aŭtomate rajtas esti komerce uzataj en reklamoj - tio ne estas sufiĉe senkopirajta leĝo laŭ la komunejaj puristoj, kiuj volas saman leĝon pri libereco de panoramo kiel en Usono en ĉiuj partoj de la mondo, kaj krome simple nur permesas fotojn de domoj, kies arkitekto pruveble mortis antaŭ pli ol 100 jaroj. Tiu purismo ankaŭ afektos forigon de la kvin esperantlingvaj fotoj alŝutitaj al la vikimedia komunejo, el fotista perspektivo liberaj havaĵoj. En la esperantlingva vikipedio teno de bildoj kun fotista licenco de libera havaĵo tute ne estas problemo, tial almenaŭ tri fotoj daŭre bildiĝu ĉi-tie kaj loke stokiĝu en la esperantlingva vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 05:18, 17 jul. 2024 (UTC)

PS: Se oni strikte aplikos* la forigon de ĉiu foto, kiu bildigas iun objekton kies kreinto ne jam mortas ekde pli ol 100 jaroj, oni devos forĵeti ĉiun foton pri la urbo Šakiai krom tiun pri malnova germana luterana preĝejo el 1842 - pri tiu domo ne konatas la arkitekto kaj ties konkreta mortodato, sed se la preĝejo staras ekde pli ol 180 jaroj, sufiĉe probablas ke iu ajn arkitekto intertempe devas esti morta. Tamen: se oni decidas renovigi la fasadon kaj komisias la renovigan koordinadon al arkitekto, tiam la preĝejo povos esti konsiderata kiel ŝanĝita kaj ankaŭ ne plu havos lokon en la vikimedia komunejo. Same estas pri la fotoj de ĉiuj aliaj urboj kaj loĝlokoj en Litovio, en Francio kaj ankoraŭ en pluraj pliaj, probable multaj landoj. Se la logiko vere aplikiĝos, la vikimedia komunejo parte malinstalos sin mem. ThomasPusch (diskuto) 05:51, 17 jul. 2024 (UTC)
*Nun provizore nur temas pri ĉiuj fotoj pri la preĵejo, sed eblas facile ampleksigi la petojn pri forigo, kaj ene de sep tagoj oni decidos pri forigo. TP

Jen la paĝo Šakiai en la stato komece de 2024-07-17:

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Šakiai
la urbodomo de Šakiai
la urbodomo de Šakiai
la urbodomo de Šakiai
Administrado
Lando  Litovio
Distrikto distrikto Marijampolė (formale ĝis 2010)
Komunumo komunumo Šakiai
Demografio
Geografio
vdr

Šakiai estas urbo en la nordokcidento de Litovio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Šakiai, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Marijampolė. En 2023 en la urbo vivis 5 440 loĝantoj.

La centra katolika preĝejo estis konstruita en modernisma stilo inter 1934 kaj 1940, tuj antaŭ la sovetia okupado de Litovio, laŭ planoj de la arkitekto Vytautas Žemkalnis-Landsbergis (1893-1993), kies filo Vytautas Landsbergis en 1990 iĝis la unua postsovetia ŝtata prezidanto de Litovio. La familia nomo origine estis germane Landsberg ("landa monto"), litovigita per aldono de substantiva sufikso -is, kaj post ankoraŭ pli litovigita per traduko Žemkalnis ("landa monto"). La kunmetita familia nomo do dufoje ripetas la saman nomon.

Eksteraj ligiloj


la katolika kirko Johano la baptisto
La kariljono de Šakiai samtempe estas fontano en parko
flanke de la
katolika kirko


statuo pri Vincas Kudirka en Šakiai