Václav Vrbata
Václav Vrbata | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de oktobro 1885 en Kruh |
Morto | 24-an de marto 1913 (27-jara) en Supraĵo de Vrbata |
Mortokialo | hipotermio |
Tombo | protestant cemetery in Mříčná |
Okupo | |
Okupo | montgrimpanto |
Václav Vrbata (la 11-an de oktobro 1885, Kruh – la 24-an de marto 1913, Supraĵo de Vrbata en Gigantmontaro) estis amiko de Bohumil Hanč. Li konis kun li el Sokol kaj ankaŭ el soldatservo – ili deĵoris komune en Sarajevo en la imperiestra armeo kaj ili fariĝis proksimaj amikoj. Ambaŭ tragike pereis dum konkurso en skikurado sur montodorsoj de Gigantmontaro, kiam abrupte ekstreme malboniĝis la vetero.
Ligilo[redakti | redakti fonton]
Okazintaĵo de Hanč kaj Vrbata fariĝis impulso al la estiĝo de savoservoj kaj la 12-a de majo 1935 ankaŭ de unueca organizaĵo Montara savoservo en Gigantmontaro. Kaj por la memoro de oferema agado de Vrbata hodiaŭ estas la 24-a de marto festata kiel Tago de Montara savoservo.
La tragikan eventon rememorigas ankaŭ du monumentoj:
- Tumulo de Hanč kaj Vrbata (50° 45′ 08″ Nordo 15° 32′ 52″ Oriento / 50.7523611 °N, 15.54775 °O (mapo)) sur Supraĵo de Vrbata sur ruĝa
turisma marko inter Budo de Vrbata kaj Harrachovy kameny. En tiuj ĉi lokoj estis trovita la frostmortinta Vrbata.
- Monumento de Hanč (50° 45′ 30″ Nordo 15° 32′ 40″ Oriento / 50.7583889 °N, 15.5445556 °O (mapo)) sur ruĝa turisma marko inter Budo de Vrbata kaj Labská bouda. En tiuj ĉi lokoj trovis Emerich Rath duonmortan Hančon.
Tombo de Václav Vrbata en evangelia tombejo en Mříčná
Filmo[redakti | redakti fonton]
La tragedio fariĝis temo por filmo kun nomo Synové hor.