Bohumil Hanč

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bohumil Hanč
Hanč.jpg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1886 (1886-11-19)
en Benecko
Morto 24-an de marto 1913 (1913-03-24) (26-jara)
en Zlaté návrší
Mortokialo hipotermio
Tombo Jilemnice
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo cross-country skier
Information icon.svg
vdr

Bohumil Hanč (la 19-an de novembro 1886 en Benecko – la 24-an de marto 1913 Labská bouda en Gigantmontaro) estis ĉeĥa sportisto, skiisto, skikuranto. Li tragike pereis dum internacia konkurso en skikurado je 50 kilometroj sur montodorsoj de Gigantmontaro komune kun sia amiko Václav Vrbata dum Pasko en la jaro 1913, kiam subite ekstreme malboniĝis la vetero.

Fatala konkurso[redakti | redakti fonton]

Monumento de Hanč

La 24-a de marto 1913 okazis la 8-a konkursjaro de la kvindekkilometra majstra konkurso en skikurado. Hanč en tiu ĉi sezono atingis kelke da venkoj, kaj malgraŭ tio ke li promesis al sia edzino (tiutempe jam graveda) fini kun la konkursado, li volis ankoraŭ lastatempe partopreni la majstran konkursadon kaj el ilia nova hejmo en Hrabačov (nun parto de Jilemnice) li laŭvorte forkuris. En la konkurson li invitis ankaŭ Vrbaton, por ke li vidu lian vekon en la reĝa konkursvojo.

La konkurso ekstartis je la 7:10 de Labská bouda direkte al Martinova bouda. La teperaturo atingis eksterordinare altajn 8 °C, tial ĉiuj 6 konkursantoj ekveturis en la konkursvojon nur en ĉemizoj, sen ĉapoj kaj gantoj. Hanč mallongtempe post la starto ekgvidis. Je la 7:55 komencis pluvi, ĉe Sněžné jámy iris en gvidadon Karel Jarolímek kaj ĉe Vosecká bouda Oswald Bartel. Ĉe Violík, antaŭ deflankiĝo al fonto de Elbo, revenis en frunton Hanč kaj ekde tiu tempo jam neniu preterpasis lin. Je la 9:00 karakterize malvarmiĝis kaj la pluvo ŝanĝiĝis en neĝadon. Rath kaj Jarolímek rezignis pro abrazioj sur la piedoj. La konkursvojo daŭrigis al Harrachovy kameny, maldekstre al Zlaté návrší kaj de tie ree al Labská bouda, kie finis la unua raŭndo.

Je la 10:20 okazis plua inversigo de la vetero, venis ventego kaj densa malseka neĝo. Ĉe Vysoké kolo rezignis ĝis nun la tria Bartel kaj je iom pli malfrue eĉ la dua Josef Feistauer kaj la lasta Josef Scheiner. Hanč restis sur la vojo sola, sed li eĉ ne antaŭsentis pri tio. Ĉe Nová Slezská bouda konkursvoja komisaro Kamil V. Muttich, akademia petristo kaj krom alia aŭtoro de mutaj markoj de Gigantmontaro, metis al li citronon kaj gantojn. Ĉe Violík, je la 11:52, jam plua konkursvoja komisaro Vladimír Záboj Vaina (la pli posta unua prezidanto de Montara savoservo en Gigantmontaro) sciis, ke malantaŭ Hanč jam unu horo neniu plua traveturis, kaj li klopodis do la Mastron haltigi per vokado kaj svingado. Sed tiu en la forta ventego nekomprenis al la vokado de Vaina kaj lian svingadon li evidente klarigis por si kiel atentigo al la direkto de la konkursvojo. Li do nur eksvingis al Vaina kaj daŭrigis plu, direkte al Zlaté návrší. Tie, tute lacegita pro frosto, li renkotis en nebulo sian amikon Vrbaton, kiu sindone survestigis lin en sian mantelon kaj ĉapon. Hanč daŭrigis al Labská bouda kaj Vrbata komencis degliti al Horní Mísečky, sed post momento revenis al la montodorso pro timoj pri Hanč kaj li klopodis lin trovi kaj helpi lin.

Je la 13:15 Rath, Jarolímek kaj arbitraciisto Fischer ekiris el Labská bouda serĉi Hančon. Ĉiu ekveturis tra alia direkto. Je la 13:45 Rath trovis Hančon en nebulo sub Zlaté návrší, kuŝanta, absolute senfortiĝinta, sed senĉese viva. Li sukcesis fortiri lin proksimume duonkilometron direkte al Labská bouda, sed por plua vojo li ne plu havis la forton. Tial li sidigis lin al stango, revenis por siaj skioj kaj ekiris por helpo ĝis Labská bouda. Ili poste transportis Hančon sur sledoj ĝis Labská bouda, sed sekva revivigaj provoj jam estis vaaj kaj la hipoterma kaj elĉerpinta Hanč mortis pro korinsuficienco.

Vrbata intertempe malkovris en la neĝon enpikitajn skiojn de Hanč kaj klopodis en la ĉirkaŭaĵo trovi la amikon, sed vane. Li estis trovita je iom malfrue sur supraĵo inter Harrachovy kameny kaj Zlaté návrší, kiu hodiaŭ por lia memoro nomiĝas Supraĵo de Vrbata.