Várkesző
Aspekto
Várkesző [vArkesO] estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Pápa. Vár signifas: fortikaĵo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9d/V%C3%A1rkesz%C5%91_l%C3%A9gi_fot%C3%B3_1.jpg/220px-V%C3%A1rkesz%C5%91_l%C3%A9gi_fot%C3%B3_1.jpg)
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 6 km²
- Loĝantaro: 220
- Poŝtkodo: 8523
- Telefonprefikso: 89
Geografio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Rába, laŭ flankovojoj, laŭ iama fervojo Csorna-Pápa. Egyházaskesző troviĝas 2 km-ojn for. Tra la rivero estas grava ponto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1361 en formo Waryobogyakezew. Laŭ la rivero fortikaĵo konstruiĝis. La kampoj longe apartenis al la eklezio.
En Várkesző migra poŝto servas.