Væ victis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La gaŭla ĉefo Brennus ĵetas sian glavon sur la pesilon por ricevi pli grandan monsumon.

Gravuro por Histoire de France en cent tableaux de Paul Lehugeur (1886).

Væ victis estas latina eldiro, kiu laŭvorte signifas « Ve al la venkitoj » latine, prononcita de la gaŭla ĉefo Brennus post lia venko super Romio.

Nuntempe tiun esprimon oni uzas por memorigi ke la sorto de venkito tute dependas de la venkinto.

Historia kunteksto[redakti | redakti fonton]

Tito Livio raportas tiun rakonton en sia verko Ab urbe condita[1]:

Ĉirkaŭ -390, Gaŭloj, kun ilia ĉefo Brennus, invadas Etrurion por havigi al si la riĉaĵojn de la itala duoninsulo. Venkinte romian armeon ĉe la Alia rivero ili eniras Romon, kies loĝantoj forfuĝis ekcepte kelkaj senatanoj kiujn ili buĉas. Post tio ili prirabas la urbon.

Romianoj, rifuĝinte en la Kapitolo, sukcesas rezisti al la gaŭla sturmo. Pro tio gaŭloj decidas sieĝi Romon. Tiu sieĝo daŭris sep monatoj.

Brennus fine akceptas negocii kun la armea tribunuso Quintus Sulpicius Longus: gaŭloj retretos kontraŭ granda monsumo, 1000 funtojn de oro (t.e 327,45 kg).

Granda pesilo tiam estas pretigita sur placo de Romo. Por plialtigi la ŝuldatan monsumon, gaŭloj aldonas pezilojn. Al la protestoj de romianoj « Kiu rajto permesas al vi aldoni pliajn pezilojn? », Brennus respondas « Rajto de venkinto! », li tiam ĵetas siajn glavon kaj balteon al la pesilo kaj ekkrias « Væ victis »: Ve al la venkitoj.

Marko Furio Kamilio poste venkos Brennus-on, sed li malgraŭ tio sukcesos teni parton de la gajnita monsumo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Væ victis en la franca Vikipedio.

  1. Tito Livio, Ab urbe condita, libro 5, 42-48.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]