Vérteskethely

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Evangelia preĝejo

Vérteskethely (vErteŝkethej) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Kisbér. Vértes estas nomo de la monto.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur deklivoj inter montoj Vértes kaj Bakony, laŭ traira flankovojo, ĉefvojo Székesfehérvár-Kisbér preteriras. La lasta urbo troviĝas 5 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata dum la ferepoko, poste alvenis romianoj kaj avaroj. La unua mencio devenis el 1250. Ekde 1332 la foirotago iĝis mardo. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1738 grafo Esterházy akiris la kampojn kaj la vilaĝo renaskiĝis. En 1952 kolĥozo formiĝis. La vilaĝo apartenas al vinoregiono Ászár-Neszmély.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • baroka katolika preĝejo de 1771
  • parko apud la vilaĝo kaj arbaro, ŝatata loko de turistoj