VITEK

El Vikipedio, la libera enciklopedio
VITEK
negocoregistrita marko vd
Dum 2000 - nekonata/nuntempe
Lando Rusio
TTT Oficiala retejo
vdr

VITEK estas nomo de merkatmarko de porhejma maŝinaro kaj elektroniko, kaj internacia firmaaro, produktanta kaj vendanta la samnoman aparataron. La internacia firmaaro VITEK International estis fondita de firmaoj An-Der Products GMBH (Aŭstrio) kaj Golder Elektroniks (ruse Голдер Электроникс) (Rusio) en 1999. En 2000 estis lanĉita produktado kaj vendado de porhejma maŝinaro. Fine de 2006 la firmaaro konsistis el jenaj partoprenantoj: An-Der Products GMBH (Aŭstrio), Golder Elektroniks (Rusio), VITEK Ukrainio (Ukrainio), VITEK Nord-Vesto (ruse VITEK Северо-Запад) (Rusio), VITEK Star-Plus (Ĉinio). La proponata porhejma maŝinaro konsistas (por la jaro 2006) el pli ol 650 titoloj de varoj. La varoj estas vendataj en 29 landoj de Eŭropo kaj Azio.

Stabo de VITEK
Kompanio de hejtiloj

La merkatmarko VITEK ricevis jenajn premiojn MERKATMARKO de la JARO/EFFIE

  • jaro 2008 – en kategorio Porhejma maŝinaro (la dua premio)
  • jaro 2007 – en kategorio Porhejma maŝinaro (la tria premio)
  • jaro 2006 – en kategorio Porhejma maŝinaro (la tria premio)
  • jaro 2005 – en kategorio Porhejma elektroniko (la dua premio)
  • jaro 2004 – en kategorio Porhejma maŝinaro (la tria premio)
  • jaro 2003 – en kategorio Porhejma maŝinaro (la tria premio)

VITEK estas la sola merkatmarko, kiu dum ses jaroj senrompe ricevas la premion.