Saltu al enhavo

Vacas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vacas
filmo
Originala titolo Vacas
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1992, 16 jun. 1994
Ĝenro filma dramo, mistera filmo, amafera filmo, milita filmo
Reĝisoro(j) Julio Medem
Scenaro Julio Medem • Michel Gaztanbide
Muziko de Alberto Iglesias
Rolantoj Carmelo Gómez • Emma Suárez • Ana Torrent • Pilar Bardem • Karra Elejalde • Klara Badiola Zubillaga • Txema Blasco • Kandido Uranga • Ane Sanchez • Ramón Barea • Aitor Mazo • Carlos Zabala • Antton Etxeberria • Niko Lizeaga • Patxi Santamaria • José Ramón Soroiz
IMDb
vdr

Vacas [BAkas] (Bovinoj) estas hispana drama filmo reĝisorita de Julio Médem kaj premierita en 1992. En ĝi stelulas Carmelo Gómez, Emma Suárez, Ana Torrent kaj Karra Elejalde, kaj ĝi rakontas interplektitan historion de tri generacioj de du najbaraj familioj en rura Eŭskio, inter 1875 kaj 1936. Per mikso de simbolismo kaj superrealismo, la bovinoj iĝas simbolo de la malvirtoj de ambaŭ familioj laŭlonge de la tempopaŝo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

1.- El aizkolari cobarde (La malkuraĝa "aizkolaro", konkurenchakisto). La agado okazas en 1875, en la eŭskaj tranĉeoj de la Tria karlisma milito. Carmelo Mendiluce ekkonas, ke ankaŭ lia najbaro Manuel Irigibel estis ĵus rekrutita. Manuel timegas kaj Carmelo klopodas por helpo kaj trankviligi lin. Tiukadre, perdita kuglo mortigas Carmelo, kion profitas Manuel por kovris sin per la sango de sia najbaro kaj ŝajnigi sian morton. Lian korpon oni forportas kun la kadavroj ĝis li sukcesas fuĝi, sed lin trafas plenplena de muŝoj bovino kiu ĉion vidis.

2.- Las hachas (La hakiloj). La historio pluas en 1905. Manuel loĝas en kampardomo de la malalta zono, la milito lamigis lin, freneza kaj obsedita pro bovinoj. Apude loĝas lia filo Ignacio kun sia edzino Madalen kaj tri filinoj, el kiuj Cristina estas la preferata nepino. En kampardomo de la alta zono loĝas Paulina, la vidvino de Carmelo Mendiluce, kun du gefiloj, nome Juan kaj Catalina. La du familioj estas malamikaj ekde la militfino, ĉar la familio Mendiluce konsideras Manuel malkuraĝa, sed Ignacio kaj Catalina amas sin unu la alian. Peranto Ilegorri vizitas ambaŭ familiojn por organizi konkurencon de "aizkolaroj" (konkurenchakistoj) en kiu Ignacio venkas. Lia sukceso kondukas lin al sekva defio kaj venko aliloke, el kio li revenas kun ĉevalo kaj bovino, nome la Pupille. Tio vekas envion kaj malamon ĉe Juan, kiu dum arbohakado, lanĉas violente sian hakilon ĝis la arbohakejo de sia najbaro. Kiam Catalina venas repreni ĝin, estas sekse perfortita fare de Ignacio.

3.- El agujero encendido (La bruliĝanta truo). La historio pluas en 1915, dum la Unua Mondmilito. La patrinarko de la familio Mendiluce estas mortinta, kaj restas Juan, Catalina kaj Peru, la filo kiun tiu havis de Ignacio. Cristina kaj Peru helpas sian avon Manuel lanĉi bestetojn enen de profunda malplena arbostumpo por "ekbruligi la truon". Tiam, Ignacio revenas hejmen kiel la plej bona "aizkolaro", per nova aŭto kaj ĉirkaŭita de ĵurnalistoj. Dumnokte, Catalina rendevuas kun Ignacio kaj planas fuĝi kun Peru. Reveninte, Catalina estas trafita de Juan, kiu intencas strangoli ŝin. Matene, Manuel asertas, ke la bovino Pupille estas infektita kaj penas kuraci ŝin ĉe la truo kun Cristina kaj Peru, kiuj estas enamiĝintaj. Samnokte, Manuel venenigas la bovinon fortranĉas ŝiajn hufojn per hakilo. Sekvatage, Peru ne trovas sian patrinon kaj akuzas sian onklon Juan pri ŝia murdo. Tiu persekutas lin ĝis la truo, kiu nun estas kovrita je karno, sango kaj muŝoj. Kiam Juan baraktas por meti enen sian nevon, aperas Manuel kaj Cristina kun pliaj restaĵoj de la Pupille por nutri la truon. Finfine, Ilegorri forportas Peru, ĉar Ignacio kaj Catalina decidis elmigri al Ameriko. Peru skribas leterojn al Cristina, rakontate ke li estas fotisto kaj ke li estis forminta familion. Ŝi legas ilin kaj respondas tra sia avo Manuel, sed kiam la maljunulo mortas, Cristina soliĝas kaj ekdeziras fuĝi.

4.- Guerra en el bosque (Milito en la arbaro). La historio pluas en 1936, komence de la Hispana Enlanda Milito. Plenkreska Peru revenas kiel militĵurnalisto, kaj estas gastigita de Cristina en la kampardomo de Irigibel, kie li konas la lastajn pentraĵojn de sia avo, plenaj de sangelverŝaj bovinoj. Cristina rakontas, ke ŝia onklo Juan iĝis karlista en la tendaro de la insurekciaj militistoj, dum la plimulto de la lokanoj defendas la respublikan tendaron. Tiun nokton, Cristina fuĝas al la arbaro por seksumi kun Lucas, la filo de Ilegorri. Sekvan matenon, la karlistoj batalas en la arbaro kontraŭ la lokaj respublikanoj, akompanataj de Peru kaj Cristina, siavice protektitoj de Lucas. Meze de la batalo, Lucas estas pafmortigita kaj tial la geamantoj baraktas por kaŝiĝi en la kreskaĵaron. Soldato aŭdas ilin kaj Peru kapitulacas por eviti ke Cristina estu malkovrita. Kvankam li ŝajnigas sin amerika ĵurnalisto, estas kondukita kun la ceteraj batalantoj al mortpafejo, vidante survoje la mortigitajn korpojn de multaj lokanoj. Tiam, lia onklo Juan rekonas lin kaj savas lin, asertante, ke li estas nepo de karlistoj. La soldato mortpafas ĉiujn aliajn, inklude Ilegorri, sed lasas viva Peru. Kortuŝita, li renkontiĝas kun Cristina en la arbaro kaj ambaŭ decidas fuĝi al Francio.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]

Diversaj geaktoroj ludas diversajn rolojn de diversaj generacioj kaj epokoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vacas (película) en la hispana Vikipedio.