Vadocondes
Vadocondes | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09491 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 371 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 38′ N, 3° 34′ U (mapo)41.639444444444-3.5736111111111Koordinatoj: 41° 38′ N, 3° 34′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 817 m [+] | ||
Areo | 25,69 km² (2 569 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vadocondes [+] | |||
Vadocondes [badoKONdes] estas vilaĝo kaj municipo, kodo-400, en la sudo de la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero. La lojknomo Vadocondes estas komprenebla kiel Vadejo de Grafoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi havas areon de 25,96 km² kun 355 loĝantoj (2021).
Demografio
[redakti | redakti fonton]1991 | 1996 | 2001 | 2004 | |||
---|---|---|---|---|---|---|
497 | 484 | 445 | 419 |
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Posta disvolvigo dependis de la abatoj de la Monaĥejo de Santo Domingo de Silos. Tio pluis ĝis la reĝo Ferdinando la 4-a donis al Vadocondes privilegion de urbo kaj liberigon de Silos, nome la 30an de aŭgusto 1316. La ekzisto de vadejo tra la rivero Douro helpis la ekonomian disvolvigon, sed ankaŭ altiris la alvenon de militantaj armeoj, kio malhelpis la normalan funkciadon de la loĝloko.
Estis fervoja stacio el 1895 ĝis 1985.
Ĝi perdis preskaŭ 700 loĝantojn ekde la 1930-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, betoj, vitejoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- [1] Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
- [2]