Vafd-Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Vafd-Partio (aŭ Partio Vafd) estis politika partio en Egiptio inter 1919 kaj 1952. Ĝi estis fondita post la unua mondmilito en Egiptio. La vorto vafd signifas delegacion, kiu aludas pri tio, ke oni delegacie prezentis siajn sendependajn postulojn en la intertraktado de Versajlo, en 1919.

Ĝia gvidanto estis Saad Zaglul, kiun arestis la britoj en 1919 kaj pro tio komenciĝis tumultoj la 9-an de marto kaj poste ribelo en Kairo, kiu disvastiĝis en la tuta lando. La britoj murdis 800 egiptianojn, sed ili devis liberigi - la 7-an de aprilo- Zaglulon. La menciita delegacio alvenis la traktatojn la 11-an de aprilo, sed ili trompiĝis.

La partio Vafd iĝis plu postulanto de la sendependeco, sed tion volis ĝi akiri per konstituciaj rimedoj. La britoj ne volis aŭdi pri sendependeco, sed en januaro de 1924 okazis la unuaj egiptiaj parlamentaj elektoj, kiam Zaglul iĝis ĉefministro. Tio estis la t.n. egipta liberala eksperimento, kiu daŭris ĝis 1936.

La partio estis malpermesita en 1952, kiel kunlaborinta monarĥia organizaĵo. En 1983 fondiĝis la Nova Vafd-Partio.