Val-d'Illiez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Val-d'Illiez (stacidomo).
Val-d'Illiez
Blazono de Val-d'Illiez
Blazono de Val-d'Illiez
Blazono de Val-d’Illiez
Val-d’Illiez
Val-d’Illiez
Val-d'Illiez
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Monthey
Koordinatoj  46° 12′ 19″ N 6° 53′ 35″ O / 46.20528 °N, 6.89306 °O / 46.20528; 6.89306 (mapo)Koordinatoj: 46° 12′ 19″ N 6° 53′ 35″ O / 46.20528 °N, 6.89306 °O / 46.20528; 6.89306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1763
Areo 39,26 km²
Alteco 948 m super marnivelo
Poŝtkodo 1873
Komunumkodo 6157
Mapo de Val-d’Illiez
Mapo de Val-d’Illiez
Situa mapo de Val-d'Illiez
vdr

Val-d'Illiez estas komunumo en la distrikto Monthey en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1763 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Val-d'Illiez Val-d'Illiez situas en Suba Valezo ĉe la bordo de la rivero Vieze. En sudo de la komunumo situas la montopintoj Dents du Midi. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Val-d'Illiez, Les Crosets kaj Champoussin. La komunumo apartenas al la turismo- kaj skiregiono Portes du Soleil.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 39,26 km², de kiuj 34,4% estas kovritaj de arbaro, 40,2% servas por agrikulturo kaj 4,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Val-d'Illiez limas en nordo al Troistorrents, en oriento al Vérossaz, en sudoriento al Saint-Maurice, en sudsudoriento al Evionnaz, en sudo al Champéry, en okcidento al Châtel (Haute-Savoie, Francio), kaj en nordnordokcidento al eksklavo de Monthey.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Val-d'Illiez pasas la kantona ĉefvojo n-ro 201 de Saint-Triphon al Champéry. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 15 kilometrojn nordoriente apud Saint-Triphon. Pere de la mallarĝspura fervojlinio de Aigle al Champéry la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Val-d'Illiez datiĝas el la jaro 1180 kiel apud Yliacum. Dum mezepoko Val's'Illiez apartenis al la Majorejo Illiez, kiu en la 15-a jarcento fariĝis savoja subvoktejo. Post la konkero de la Suba Valezo fare de la Valezaj Dekonoj Val-d'Illiez fariĝis parto de la Voktejo Monthey, kies historian sorton ĝi ek de tiam dividis. En 1839 disiĝis Val-d'Illiez kaj Champéry, kiuj ĝis tiam formis unu solan komunumon. Post tertremo en la jaro 1953 termakva fonto aperis surface. Tio ebligis en la jaro 1983 malfermon de termbanejo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]