Valdeprados

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valdeprados
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40423
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 61  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 4° 15′ U (mapo)40.8175-4.2569444444444Koordinatoj: 40° 49′ N, 4° 15′ U (mapo) [+]
Alto 985 m [+]
Areo 19,45 km² (1 945 ha) [+]
Valdeprados (Provinco Segovio)
Valdeprados (Provinco Segovio)
DEC
Valdeprados
Valdeprados
Situo de Valdeprados
Valdeprados (Hispanio)
Valdeprados (Hispanio)
DEC
Valdeprados
Valdeprados
Situo de Valdeprados

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdeprados [+]
vdr

Valdeprados [baldePRAdos] estas municipo en la sudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la administracia dividaĵo Partido Judicial de Segovia (jurisdikcia partio de Segovio) en la sudoriento de la provinco. La loknomo Valdeprados estas etimologie komprenebla kiel Valo de Herbejoj.

Valdeprados en la provinco Segovio.
Guijasalbas.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,45 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 70 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte pli ol 200 el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 23 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Zarzuela del Monte, Segovia, Otero de Herreros, Zarzuela del Monte kaj Vegas de Matute. La municipo inkludas la submunicipon Guijasalbas [giĥasALbas]. Iam ekzistis ankaŭ la domaro Carrascal, nun senhoma, en loko nomita Los Barriales.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Valdeprados havis kastelon, el kiu restas turo (torreón de Velasco),​ el la grafoj de Puñonrostro, inter kiuj Juan Arias Dávila (poste episkopo de Segovio). Valdeprados apartenis al Sexmo de San Martín de la Comunidad de ciudad y tierra de Segovia.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis, kune kun gastigado, konstruado kaj piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj, kiel la kastelturo, la preĝejo kaj la ponto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]