Valdescorriel
| Valdescorriel | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 49680 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 131 (2024) [+] | ||
| Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 42° 1′ N, 5° 31′ U (mapo)42.0225-5.5105555555556Koordinatoj: 42° 1′ N, 5° 31′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 730 m [+] | ||
| Areo | 27,84 km² (2 784 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Valdescorriel [baldeskoRJEL] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido. Valdescorriel estus etimologie tradukebla al Valo de river-ravinoj.


Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 27,84 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 126 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 550 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 78 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj 17 km de Benavente.
Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de la jaroj 1131 kaj 1148 kaj antaŭe ĝi jam havis propran foruon (regularon). Ĝi apartenis al la Regno Leono. En la 14-a jarcento senloĝiĝis kelkaj domaroj.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.





