Valerij Kanakin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valerij Kanakin
ruse Валерий Владимирович Канакин
Naskiĝo la 5-an de majo 1960
en vilaĝo Ovĉarnije Viselki, Vadinska distrikto, Penza provinco, RSFSR, Sovetunio
Soldata kariero
Rango: regimentestro
Tempo de deĵoro: 19842019
Speco: specialaj fortoj
Taĉmento: Administracio «A» («Alfa») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio
Komandis al: Administracio «A» («Alfa») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio
Militoj: Soveta-afgana milito
Bataloj: Terorisma atako ĉe Dubrovka
Terorisma atako en Beslano
Medaloj: medalo «Ora Stelo», ordeno «Pro meritoj antaŭ la Patrujo» de la 4-a rango, ordeno de Kuraĝo, medalo de ordeno «Pro meritoj antaŭ la Patrujo» de la 1-a rango, medalo de ordeno «Pro meritoj antaŭ la Patrujo» de la 2-a rango, medalo «Pro kuraĝo», ordeno de Dmitrij Donskoj de la 3-a rango
vdr

Valerij Kanakin (ruse Валерий Владимирович Канакин; n. la 5-a de majo 1960, vilaĝo Ovĉarnije Viselki, Vadinska distrikto, Penza provinco, RSFSR, Sovetunio) estas rusia militisto, estro de la Administracio «A» («Alfa») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio (2014-2019), regimentestro, honorigita pro liberigo de la ostaĝoj dum la terorisma atako en Beslano kiel Heroo de Rusio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Valerij Kanakin naskiĝis la 5-an de majo 1960 en vilaĝo Ovĉarnije Viselki, Vadinska distrikto, Penza provinco. La infanaĝon li pasigis en Vadinska distrikto, lernis en internulejo en Vadinsko kaj en lernejo de vilaĝo Raĥmanovka.

En 1975 la familio translokiĝis al Moskva provinco. En 1977 li finis mezlernejon de sovĥozo «Moskovskij» (poste — mezlernejo N 1 en urbo Moskovskij, Lenina distrikto, Moskva provinco; nun — mezlernejo N 2063 en Moskvo).

De 1978 ĝis 1980 li militservis en la Misilaj Strategiaj Trupoj.

De 1981 ĝis 1982 Valerij Kanakin studis en la Leningrada Supera lernejo de KGB de S. M. Kirov. Poste li laboris en la 7-a Administracio de KGB de Sovetunio. Li ankaŭ finstudis la Akademion de FSB kaj la Rusian akademion pri nacia ekonomio kaj ŝtata administrado ĉe la prezidanto de Rusio.

En januaro 1984 li iĝis batalanto de la (grupo «A») de la 7-a Administracio de KGB de Sovetunio. Kiel grupano li batalis en pluraj lokoj, inkluzive de Afganio kaj Norda Kaŭkazo. Li partoprenis liberigon de ostaĝoj dum la terorisma atako ĉe Dubrovka (2002) kaj la terorisma atako en Beslano (2004).

Eksiĝis en 2019.

La batalo en Beslano[redakti | redakti fonton]

Eksteraj bildoj
Valerij Kanakin

La 1-an de septembro 2004 en Beslano (Nord-Osetio) teroristoj kaptis mezlernejon, ostaĝiginte ene de ĝi pli ol 1100 homoj.

La 3-an de septembro en lerneja sporthalo, kie troviĝis plejparto de ili, okazis eksplodo. Postvivintaj ostaĝoj ekfuĝis, sed la teroristoj pafis post forkurantaj infanoj per mitraletoj kaj bombokanonoj. Oni ordonis al la specialaj taĉmentoj komenci la sturmon. Dum la operaco pereis tri liaj samtaĉmentanoj: Aleksandr Perov, Vjaĉeslav Malarov kaj Oleg Loskov, do li transprenis komandan rolon[1]

La 20-an de septembro per la ukazo de la prezidanto de Rusio li estis honorigita kiel Heroo de Rusio. La 5-an de majo 2005 en lia naskiĝtago prezidanto Vladimir Putin en Kremlo enmanigis al li la medalon[2].

Posta servado[redakti | redakti fonton]

La 19-an de marto 2014 per ukazo de la prezidanto de Rusio li estis nomumita estro de la Administracio «A» («Alfa») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio (antaŭe li estis vic-estro)[3].

Socia agado[redakti | redakti fonton]

Valerij Kanikin partoprenas agadon de la veteranaj organizaĵoj de Moskvo kaj Moskva provinco. Li estas ano de la Vadinska komunumo. Li aktivas pri la patriotisma edukado, renkontiĝas kun lernejanoj[3].

Memoro[redakti | redakti fonton]

  • Li estas honora civitano de Vadinska distrikto (Penza provinco) ekde la 14-a de novembro 2013[4].
  • En Vadinska mezlernejo okazas turniro pri bokso honore al Valerij Kanakin[5]

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. От Афгана до Беслана (ruse). Слово (молодежная газета Республики Северная Осетия-Алания) (2013-11-08). Arkivita el la originalo je 2014-12-04. Alirita 2015-02-28.
  2. 2,0 2,1 Первый экзамен — Афганистан (ruse). Вадинские вести (2014-02-21). Arkivita el la originalo je 2015-02-27. Alirita 2015-02-28.
  3. 3,0 3,1 Уроженец Вадинского района стал командиром подразделения «Альфа» (ruse). PenzaInform.ru (2014-03-21). Arkivita el la originalo je 2015-02-27. Alirita 2015-02-28.
  4. Decido de la Konsilio de reprezentantoj de Vainska distrikto de Penza provinco de 14.11.2013 № 264-23/3 «Pri alproprigo de la honortitolo «Honora civitano de Vadinska distrikto de Penza provinco»
  5. . Бокс — спорт для настоящих мужчин (ruse) (2015-02-24). Arkivita el la originalo je 2015-02-27. Alirita 2015-02-28.