Valo de la Falintoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Valle de los Caídos)
Valo de la Falintoj
Blazono
nacia monumento de Hispanio • konstruaĵa komplekso • religious complex [+]
Koordinatoj40° 38′ 29″ N, 4° 9′ 25″ U (mapo)40.641422222222-4.1569416666667Koordinatoj: 40° 38′ 29″ N, 4° 9′ 25″ U (mapo)

ArkitektoPedro Muguruza

Estiĝo1940
konsekro1-a de aprilo 1959

Valo de la Falintoj (Madrido)
Valo de la Falintoj (Madrido)
DEC
Valo de la Falintoj
Valo de la Falintoj
Lokigo de Madrido en Hispanio

Map
Valo de la Falintoj

Vikimedia Komunejo:  Valle de Cuelgamuros (monument) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Valo de la Falintoj.
Benediktana abatejo.
La centra navo.

La Valo de la Falintoj (hispane: Valle de los Caídos, kaj jam oficiale ekde oktobro 2022 Valo Cuelgamuros)[1] estas funebra monumento, abatejo kaj baziliko kiu situas en la valo Cuelgamuros inter la urbetoj San Lorenzo de El Escorial kaj Guadarrama (Madrida Regiono, Hispanio). Ĝi estis konstruita de 1940 ĝis 1958 grandparte fare de malliberaj laboristoj, post la fino de la Hispana Enlanda Milito, por la origina celo, laŭ la fonda dekreto, rememorigi la mortintojn de la "naciisma" tendaro.[2] Estas enterigitaj tie la restaĵoj de 33 872 luktantoj en la milito apartenintaj al ambaŭ partioj, ĉar finfine la faŝismaj tiamaj aŭtoritatoj ne trovis tiom da familioj de naciismaj falintoj kiuj akceptu translokigon de ties restaĵoj al la monumento kaj tiele la aŭtoritatoj devis transporti la necelitajn restaĵojn de "maldekstruloj" mortigitaj de ili mem. Krome troviĝis la tomboj de la diktatoro Francisco Franco kaj de José Antonio Primo de Rivera, fondinto de Hispana Falango.

Ĉefaj elementoj[redakti | redakti fonton]

Baziliko[redakti | redakti fonton]

La baziliko estas katolika preĝejo borita interne de monto. Ĝi mezuras 262 metrojn kaj estas dividita en kvar partojn. Elstaras la bronza enirpordo, la kopioj de flandraj tapiŝoj de la 16a jarcento, la ĉefanĝeloj, la krado, la kapeloj, korusejo, ligna kruco sur la altaro kaj la kupolo. La ĉefa altaro estas peco el polurita granito. Ĝi havas 2 forĝitajn reliefojn pri la enterigo de Kristo kaj la Lasta Vespermanĝo. Malantaŭ tio troviĝas la tomboj de Francisco Franco kaj José Antonio Primo de Rivera. Estas 2 kapeloj kiuj konservas la plejmulton de la restaĵoj de la batalintoj.

La ĉefa pordo al la baziliko situas sub granda arko kaj supre estas skulptaĵo reprezentanta la Virgulinon Maria tenanta la korpon de sia filo Jesuo. Ambaŭflanke de la ĉefa arko estas arkaroj. Antaŭ tiuj elementoj troviĝas esplanado aŭ placego.

Abatejo[redakti | redakti fonton]

La abatejo de Sankta Kruco de la Valo de la Falintoj estas monaĥejo regata de Benediktanoj kaj situas antaŭ la posta flanko de la monto. Tie ekzistas konata infana koruso kaj malgranda lernejo por tiuj infanoj, kiuj ankaŭ lernas ludi muzikilon. La monaĥoj havas ankaŭ gastejon malfermitan al la publiko.

Kruco[redakti | redakti fonton]

La plej okulfrapa monumento de la Valo estas kruco 150 metrojn alta sur la supro de la monto. La bazo konsistas el du partoj: sube estas skulptaĵoj de la kvar evangeliistoj kaj supre pri la kvar kardinalaj virtoj.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis planita kiel memorejo al la venko de la faŝisma reĝimo de Francisco Franco super la kontraŭaj partioj maldekstraj, respublikaj, regionaj ktp. La faraona monumenteco rememoras la similan grandmonumentecon de la arkitekturo ŝatata de aliaj faŝismaj diktatoroj kiaj Adolf Hitler kaj Benito Mussolini. Ne gravis ke dum la ekkonstruo Hispanio suferis malsategon, sendungecon kaj aliaj teruraj problemoj. La memadoro de la diktatoro ĉiukaze decidis tiun konstruon.

Morto de laboristoj[redakti | redakti fonton]

Dum la konstruado multaj laboristoj mortis pro la malhumanaj laborkondiĉoj: oni boris la monton granitan, oni uzis eksplodaĵojn kaj ĉefe oni devigis perforte la nefortajn laboristojn kiel puno pro supozata malbona politika konduto.

Polemikoj[redakti | redakti fonton]

Signifo de la monumento[redakti | redakti fonton]

Dum la jardekoj de la frankisma epoko tiu monumento estis uzata kiel pilgrimejo ne nur pro religiaj kialoj, sed ĉefe pro politikaj kialoj ligataj al la plej ekstremdekstraj sektoroj kiuj depostulas la principojn de la frankisma reĝimo. Ĉefe dum la epoko de la transiro al demokratio (1970-aj jaroj) tie kunvenis la plej militismaj kaj maltoleremaj sektoroj de la pasinta frankismo. Pro tio la postaj registaroj (de la PSOE) studis la manieron fermi la monumenton almenaŭ al politika uzado faŝisma, spite la ankoraŭan uzadon fare de dekstremaj organizoj.

Pli radikala solvo estus la eksplodigo de la monumento kiel simbolo de amasmortiga reĝimo. Tion postulas kelkaj maldekstraj organizoj.

Tombo de Francisco Franco[redakti | redakti fonton]

Post la morto Francisco Franco estis entombigita en pompa maŭzoleo en la Valo de la Falintoj. Post fino de la diktaturo la maldekstruloj insistis, ke la restaĵoj de la faŝisma reganto devas esti forigitaj el la nacia monumento, des pli ke li ne partoprenis persone en la milito. Dum sia elekta kampanjo en 2015 la Hispana Laborista Socialista Partio promesis fari tion, por kio estis aprobita la leĝo pri historia memoro. Post kiam ĝia prezidanto Pedro Sánchez fariĝis en junio 2018 la ĉefministro, komenciĝis praktika laboro tiukampe. En februaro 2019 oni fine decidis, ke tio okazu la 10-an de junio, sed la parencoj de Francisco Franco kontestis la decidon kaj ĝi estis nuligita kelkajn tagojn antaŭ la dato. La 24-an de septembro 2019 la ses juĝistoj de la Supera Kortumo unuvoĉe rifuzis peton de posteuloj de la diktatoro, kiuj kontraŭis eltombigon de liaj restaĵoj en la Valo de la Falintoj. Same estis rifuzita ilia peto permesi reentombigon de la prezidantaj restaĵoj en tombokelo de la katedralo La Almudeno en Madrido.

La juĝeja decido estis laŭdita aŭ almenaŭ neŭtrale akceptita de ĉiuj politikaj partioj de la lando krom la dekstra Vox, kiu konsideras ĝin neglekto de la historia memoro kaj provo renovigi la iaman politikan malamegon en la hispana socio. La posteuloj de la diktatoro planis prezenti plian peton, ĉi-foje antaŭ la Konstitucia Kortumo. Ĉiuj laboroj en la Valo de la Falintoj estas provizore ĉesigitaj pro eventuala danĝero, kaŭzita de malbona stato de la memorialo.

La 24-an de oktobro 2019 liaj restaĵoj estis forprenitaj el la tombo kaj resepultitaj en la municipa tombejo Mingorrubio. Simile la restaĵoj de José Antonio Primo de Rivera estis translokigitaj la 24an de aprilo 2023, koincide kun la 120 datreveno de lia nasko.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jefatura del Estado. «Ley 20/2022, de 19 de octubre, de Memoria Democrática». Boletín Oficial del Estado. España. Artículo 54. Valle de los Caídos.
  2. Fonda dekreto de la Valo de la Falintoj (hispane)
  3. «Los restos de Primo de Rivera salen del Valle de Cuelgamuros 64 años después». RTVE. 24an de aprilo 2023. Konsultita la 24an de aprilo 2023.