Valleruela de Pedraza
Valleruela de Pedraza | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40174 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 80 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 11′ N, 3° 48′ U (mapo)41.179444444444-3.8063888888889Koordinatoj: 41° 11′ N, 3° 48′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 098 m [+] | ||
Areo | 9,7 km² ( 970 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valleruela de Pedraza [+] | |||
Valleruela de Pedraza [baljeRŬEla depeDRAza] estas municipo en la oriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Valleruela de Pedraza estas komprenebla etimologie kiel Valeto de Pedraza alude al iama ĉefa urbo. Ĝi enhavas ankaŭ la loĝlokojn Berzal kaj Tejadilla.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 9,70 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 73 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 40 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Rebollo, La Matilla, Arahuetes, Pedraza kaj Orejana.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio kaj al la Comunidad de villa y tierra de Pedraza. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.