Varennes-en-Argonne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Varennes-en-Argonne
komunumo
Blazono
Ŝtato Francio Francio
Regiono Loreno
Departemento Meuse
Arondismento Verduno
Situo Varennes-en-Argonne
 - alteco 195 m s. m.
 - koordinatoj 49° 13′ 41″ N 05° 02′ 09″ O / 49.22806 °N, 5.03583 °O / 49.22806; 5.03583 (mapo)
Plej alta punkto 264
Plej malalta punkto 144
Areo 11,81 km² (1 181 ha)
Loĝantaro 661 (2010)
Denseco 55,97 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 55270
INSEE 55527
Aŭtokodoj 55
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Loreno
Situo kadre de Loreno
Situo kadre de Loreno
Vikimedia Komunejo: Varennes-en-Argonne
Retpaĝo: www.varennesenargonne.fr

Varennes-en-Argonne estas administra komunumo de Francio. Ĝi lokiĝas en la arondismento Verduno kaj en la departamento Meuse de la regiono Loreno. Komence de la jaro 2010 la komunumo havis 661 loĝantojn. La loĝloko situas borde de la rivereto Aire en mezuma alteco de 195 metroj super la marnivelo. La teritorio ampleksas areon de 11,81 kvadrataj kilometroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post kiam la franca reĝo Ludoviko la 16-a dum la Franca Revolucio de 1789 la 20-an de junio de 1791 estis rimarkita dum provo de fuĝo al ekzilo en eksterlando, li la sekvan tagon estis haltigita kaj arestita en la malgranda loĝloko Varennes, kaj estis retransportita al Parizo. La historia "fuĝo al Varennes" estis temigita en pluraj literaturaj verkoj kaj - en modernaj tempoj - ankaŭ en kinejaj kaj televidaj filmoj.