Vasil Holoborodko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vasil Holoborodko
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1945 (1945-01-01) (79-jaraĝa)
Profesio
Okupo verkisto vd
vdr

Holoborodko Vasil ukraine Василь Голобородько (nask. en 1945 en Luganska provinco) - poeto-disidento. 1964 - eklernis en Kijiva Universitato, studante ukrainan filologion, poste transiris al la Donecka Universitato, de kie li estis forpelita pro la kontraŭstaro de rusigo, estis sub la "prizorgado" de KGB. Kiam kijiva eldonejo rifuzis aperigi jam planitan lian poem-kolekton, ĝi aperis en Usono (1970). En tiu tempo eldoni eksterlande siajn verkojn povis nur "malamiko de komunisma reĝimo". Laŭ vortoj de la poeto "en 1969-1986 li estis en interna elmigrado".

1983 - eldono de la libro "de Rabindranat Tagor - ĝis Vasil Holoborodko" en Jugoslavio, kiu jam ne estis en amikaj rilatoj kun Sovetio.

Laboris en minejo, kolĥozo. Diplomiĝis en Luganska pedagogia universitato pri semantiko de la ukraina lingvo.

1988 - poemaro "La verda tago", la unua aperinta en Ukrainio. Poste sekvis poem-libroj de 1990, 1992, 1994. Laŭreato de Ŝevĉenka ŝtata premio.

Liaj verkoj estis tradukitaj en ĉ. 20 lingvojn; multajn liajn poemojn esperantigis Kris Long.