Vasil Stus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

STUS Vasil ukraine Стус Василь (1938-1985) naskiĝis en Vinica provinco, lia infaneco kaj juneco pasis en Donecka provinco. Post la filologiaj studoj en Donecka Universitato en la fino de la 50-aj jaroj de XX jc. li estis instruisto, servis en armeo, laboris kiel ĵurnalisto. Liaj unuaj poemoj aperis komence de 60-aj jaroj en Literaturna hazeta kun la bondeziraj vortoj de Andrij Maliŝko. En 1963 li komencis aspirantecan kurson en Instituto de literaturo nome de Taras Ŝevĉenko, multe verkis, tradukis poemojn de germanaj poetoj. En 1965 oni eligis lin el la kurso pro la protesto kontraŭ la arestondo de ukrainaj intelektuloj-disidentoj.

Per tio la "normala" vivo finiĝis. Komenciĝis elprovado, hazardaj perlaboroj, konstanta minaco esti maldungita pro "persona deziro" aŭ pro etatredukto. En 1972 Stus kun aliaj ukrainaj disidentoj estis arestita kaj kondamnita. En 1979 li revenis Kijivon post la malliberigo en Mordovio kaj ekzilo ĉe Kolima. Post ok monatoj okazis nova aresto kaj kondamno al 15 jaroj de malliberigo. En la speckoncentrejo por politikaj malliberigitoj en Uralo li mortis en 1985. Oni enterigis lin en la sennoma tombo sur la koncentreja tombejo. Nur en 1989 la restaĵoj de la poeto estis transportitaj Ukrainion.

Tio, pri kio oni kulpigis la poeton, estis ligita antaŭ ĉio kun akra, malkaŝa, senkondiĉa malaprobo de la atmosfero de la epoko, kiun oni nomas la epoko de stagnado, kun la deziro submeti al la juĝo Dia kaj homa la dolorajn problemojn de ukraina evoluo, kiuj estis obstine prisilentataj.

"Ni batalis por demokratiigo, - skribis V. Stus en la letero al la Prezidio de la Supera Konsilio de USSR (01.08.1976), - kaj tion oni konsideris pruvo kalumnii la sovetan reĝimon; mia amo al la propra popolo, maltrankviliĝo pri la kriza situacio de ukraina kulturo estis kvalifikitaj kiel naciismo; mia malaprobo de la praktiko, sur kies grundo elkreskis stalinismo, Beria-reĝimo kaj simila fenomenoj, oni agnoskis kiel ĉefe malica kalumnio. Miaj poemoj, literatur-kritikaj artikoloj, oficiaj petskriboj al C(entrala}K(omitato) de KP de Ukrainio, Asocio de verkistoj kaj aliaj oficiaj organoj oni akceptis kiel pruvo de propagando kaj agitado."

Literatura heredaĵo

La kre-heredaĵo de Vasil Stus, malgraŭ lia mortira sorto, nevenkeblaj malfacilaĵoj, kiuj staris sur lia vojo (ja tio, kio estis verkita malantaŭ la pikdrato, liavorte "estis pli facile verki ol konservi"), estas sufiĉe granda. La unua poemkolekto Vintraj arboj, proponita fine de 60-aj jaroj al la eldonejo Radjanskij pismennik (Sovetia verkisto), ne estis publikigita. En 1970 sen ajna espero pri aperigo Stus preparis la duan poemaron sub la elokventa titolo - Gaja tombejo - interesan poezian dokumenton de la protesto kontraŭ intelekta anhelo, absurdmanifestacio, imitado de la vivanta vivo.

Palimpsestoj estas la pinto de la Stus-heredaĵo. per tiu titolo (en antikva epoko oni nomis 'palimpsestoj' pergamenojn, sur kiuj estis forviŝita la antaŭa teksto kaj skribita la nova) estis kunigita ĉio, verkita de la poeto en malliberejo, kun fragmenta enigo de pli fruaj poeziaĵoj, kiuj estis por li aparte karaj. La poemoj de la lastaj vivjaroj eniris la kolekton La birdo de la koro. Kajero "Birdo de l'animo", kiu enhavis ĉ. 300 liajn lastajn poemojn kaj saman kvanton de tradukoj, estis detruita de KGB-istoj.

En 1985 V. Stus estis nomigita por Premio Nobel de Literaturo, sed pro lia neatendita morto oni ne konsideris lin.

Laŭreato de Ŝevĉenka ŝtata premio (1993, postmorte).

Poemojn de Vasil Stus esperantigis Kris Long (Ukraina Stelo, 1991, 4), Nadija Hordijenko Andrianova.