Vasilij Vasiljeviĉ Dokuĉajev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vasilij Vasiljeviĉ Dokuĉajev
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1846 (1846-02-17)
en Milyukova
Morto 26-an de oktobro 1903 (1903-10-26) (57-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Smolenska Luterana Tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato • Imperia Sankt-Peterburga Universitato • fakltato de fiziko kaj matematiko de la Sankt-Peterburga Universitato • Kharkiv National Agrarian University named after V.V. Dokuchayev
Subskribo Vasilij Vasiljeviĉ Dokuĉajev
Okupo
Okupo esploristo • pedologist • geografogeologo
vdr

Vasilij Vasiljeviĉ DOKUĈAJEV (ruse Василий Васильевич Докучаев) naskiĝis la 1-an de marto n.s. 1846 en vilaĝo Miljukovo, Smolenska gubernio, Rusia Imperio, mortis la 8-an de novembro 1903 en Sankt Peterburgo. Li estis granda rusa sciencisto, kies ĉefa fako estis grundoesploro de la eŭropa parto de tiama Rusio. Li ankaŭ estas konsiderata kiel fondinto de pedologio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li elkreskis en familio de paroĥestro Vasilij Sergejeviĉ Dokuĉajev kune kun du fratoj kaj kvar fratinoj. Kiam li aĝis 11 jarojn la patro venigis lin en klerikan lernejon situantan en Vjazma urbo. Poste li sukcese finis klerikan seminarion, kio rajtigis rangon de pastro de Rusa Ortodoksa Eklezio.

En 1867 Dokuĉajev abrupte ŝanĝis sian klerikan karieron kaj venis en la fizika-matematikan fakultaton de la Peterburga universitato, kiun li finis en 1871 kiel mineralogiisto. Li interesiĝis ĉefe pri kvaternaraj sedimentoj kaj grundoj de la eŭropa parto de Rusio.

Inter jaroj 1871 kaj 1877 li multe vojaĝis en centra kaj norda Rusio, suda Finnlando, kie li studis geologiajn strukturojn kaj geomorfologian agadon de riveroj.

En 1882 li akceptis proponon de gubernia ĉefurbo Niĵnij Novgorod esplori geologiajn kaj grundajn kondiĉojn de la regiono. Rezultojn li publikigis en dekkvarvoluma laboraĵo Klasifikado de grundoj en regiono de Niĵnij Novgorod, kiu ankaŭ enhavis pedologian kaj geologian mapojn.

En 1883 en laboro Rusia humtero li priskribas ĝian spacan disvastiĝon, konsiston, strukturon, pedogenezon kaj klasifikadon.

Saman esploradon Dokuĉajev okazigis en Poltava gubernio en 1888 - 1894 kaj priskribis ĝin en deksesvoluma verko.

Ekde 1883 li estis doktoro pri mineralogio de Sankt Peterburga universitato.

Lastajn vivjarojn la sciencisto multe suferis pro neŭrozo, kiu mortigis lin la 8-an de novembro 1903. Vasilij Dokuĉajev estas sepultita en Smolenska lutera tombejo en Sankt Peterburgo apud lia edzino Anna Jegorovna Dokuĉajeva-Sinkler (1846-1897).

Memoro[redakti | redakti fonton]

portas lian nomon:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]