Vatikana ekzamenisto de mirakloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vatikana ekzamenisto de mirakloj
Originala titolo バチカン奇跡調査官
[Baĉikan Kiseki Ĉoosakan]
Vatican Miracle Examiner
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro Mistero, dramo
Por kiu shōjo
Mangao
Aŭtoro Eiji Kaneda
Publikiginto Kadokawa Shoten
Magazino Comic Kai
Aperdatoj 2012-2013
Volumoj 2
Mangao
Aŭtoro Anjue Hino
Publikiginto Media Factory
Magazino Monthly Comic Gene
Aperdatoj 2016
Volumoj 1
Animeo (tv)
Reĝisoro(j) Yoshitomo Yonetani
Studio(j) J.C.Staff
Scenaro Seishi Minakami
Televidaj retoj WOWOW, Tokyo MX, AT-X, SUN, KBS, TVA, BS11, TVQ
Aperdatoj 7a de julio de 2017 —
22-a de septembro de 2017
Epizodoj 12 + OVA
vdr

Vatikana ekzamenisto de miraklojBaĉikan Kiseki Ĉoosakan (japane: バチカン奇跡調査官, angle: Vatican Miracle Examiner) estas japana mangailustrita romano, mangao kaj animeo.

La aŭtoro de la mangailustrita romano estas Rin Fuĝiki kaj estas ilustrita de THORES Shibamoto, ĝi komencis je 2007. La unuan mangaan adapton verkis Eiĝi Kaneka, ĝi komencis je 2012 kaj finiĝis je 2014; kaj la duan mangaon verkis Anĝue Hino, ĝi komencis je 2016.

La animea adapto komencis la 7-an de julio de 2017 kaj finiĝis la 22-an de septembro de 2017, havas 12 epizodojn kaj estas kreita de J.C. Staff, la animeo havas unu OVA de la 14-a de aprilo de 2018.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La serio temas pri du katolikaj pastroj: Hiraga Jozef Ko kaj Roberto Nikolas. Ili laboras en Vatikano konfirmante miraklojn.

Ĉefaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Hiraga Jozef Ko (平賀・ヨゼフ・庚): juna japana pastro, li havas esceptan talenton por scienco kaj matematiko.
  • Roberto Nikolas (ロベルト・ニコラス): itala pastro, partnero de Jozef, li havas grandan sciadon pri teologio kaj sinkretismo, li amas antikvajn librojn kaj lingvojn (li scias la antikvan grekan, la latinan, la araban, la hebrean, la anglan kaj la germanan); orfo, lia patro murdis lian patrinon.
  • Ĉefepiskopo Saulo (サウロ大司教 Sauro Daiŝikjoo): la ĉefo de la Seĝo de la Sankto, la organizaĵo kiu konfirmas kaj verigas supozeblajn miraklojn, li estas unu el la plej gravaj personaĵoj en Vatikano.
  • Looren Di Luka (ローレン・ディルーカ): juna itala kodumulo, lia intelekta kvociento estas super 200, li estas en karcero kaj helpas la du pastrojn.
  • Hiraga Rjoota (平賀良太): la frateto de Jozef, grave malsana, li loĝas en germana malsanulejo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Mangailustritaj romanoj[redakti | redakti fonton]

La serio havas dek tri volumojn:

  1. La Nigra Akademio (黒の学院, The Black Academy)
  2. La Juĝo de Satano (サタンの裁き, Satan's Judgment)
  3. La ora mallumeco (闇の黄金, Golden Darkness)
  4. La Majstro de la Miljara Reĝejo (千年王国のしらべ, Master of the Millennium Kingdom)
  5. Sango, rozo kaj kruco (血と薔薇と十字架, The Blood, the Rose, and the Cross)
  6. La Diablo de Laplaco (ラプラスの悪魔, Laplace's Devil)
  7. Ludo de Ĉielo kaj Infero (天使と悪魔のゲーム, The Game of Heaven and Hell)
  8. Nia Sinjorino de Fino (終末の聖母, Our Lady of the End)
  9. La vintra lupo kiu englutis la lunon (月を呑む氷狼, The Winter Wolf that Swallowed the Moon)
  10. La prapeko sen la Apostoloj (原罪無き使徒達, Original Sin Without Apostles)
  11. Mallibera detektivo (独房の探偵, The Imprisoned Detective)
  12. Festeno de demonoj (悪魔達の宴, The Demons' Feast)
  13. La ido de Salomono (ソロモンの末裔, The Descendant of Solomon)

Animeo kaj OVA[redakti | redakti fonton]

  1. Tra la savo de Dio, miaj okuloj estas aperitaj (主の支えによりて我は目覚める, Through God's Succor, My Eyes Are Opened)
  2. La senfina anksieco de la ekzistado (存在のかぎりなき不安, The Endless Unease of Existence)
  3. Sekretoj de la dioj kaj la Bestio de 666 (神々の秘密と666の獣, Secrets of the Gods and the Beast of 666)
  4. Mi ankoraŭ kredo je Dio (それでも尚、我は神を信ず, Even So, I Still Believe in the Lord God)
  5. La ludo de la anĝeloj kaj demonoj (天使と悪魔のゲーム, The Game of Angels and Demons)
  6. La Dio koncedas al ni siajn ĉiujn revelaciojn (主はあらゆる啓示を垂れ給う, God Bestows Upon Us All His Revelations)
  7. Tiuj markitaj per malbeno (呪いの烙印を押されし者, Those Branded with a Curse)
  8. Nur tra la morto ni povas kompreni plene la renaskiĝo al la eterna vivo (死ぬことによってのみ、永遠の生命によみがえることを深く悟れ, Only Through Death Can We Full Comprehend Rebirth into Eternal Life)
  9. La kaptranĉanta klaŭno kaj la Historio de Salomono (首切り道化師とソロモンの童話, The Decapitating Clown and the Tale of Solomon)
  10. Paseaj spiritoj aperiĝis (現れし過去の亡霊, The Ghosts of Past Appeared)
  11. La oro de mallumeco, mi estas kun la Sinjoro (闇の黄金、我、主とともに, The Gold of the Darkness; I am with the Lord)
  12. Simfonio (シンフォニア, Sinfonia)
  13. Supo de la sorĉistino (魔女のスープ, The Soup of the Witch) - OVA

Akcepto[redakti | redakti fonton]

Oni vendis super 950 000 kopiojn en Japano.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]