Veddasca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veddasca
eksa komunumo en Italio • komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Lombardio
Provinco VA Varese
Geografia situo 46° 4′ N, 8° 48′ O (mapo)46.0666666666678.8Koordinatoj: 46° 4′ N, 8° 48′ O (mapo)
Alto super marnivelo 896 m
Areo 17,2 km²
Loĝantaro 245 (2013)
Loĝdenso 14 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Alpe Cadrigna, Alpe Cangei, Alpe Casmera, Alpe Comendone, Alpe Feed, Alpe Prà del Cotto, Alpe Quadra, Alpe Rassini, Armio, Bacinetto, Biegno, Cadero, Caldera, Cangili, Costa del Fajetto, Fontana, Graglio, Lozzo, Monte Cadrigna, Monte Paglione, Monterecchio, Monte Sirti, Nove Fontane, Passo della Forcora, Passo Fontana Rossa, Pian della Croce, Pian Poso, Ponte Delà kaj Sasso Corbaro
Najbaraj komunumoj Curiglia con Monteviasco, Dumenza, Maccagno, Pino sulla Sponda del Lago Maggiore kaj Gambarogno (TI, Svislando)
Patrono sankta Silvestro en Cadero, la ĝemelaj sanktuloj Gervasio kaj Protasio en Graglio, la sankta Laŭrenco de Romo en Armio, la sankta Sebastiano en Biegno kaj la ĉielenpreno de Maria en Lozzo[1]
Festa tago la unuopaj memortagoj daŭre festiĝas kiel loĝlokaj festotagoj
Nomo de loĝantoj veddaschesi
Poŝtkodo 21010
Imposta kodo L705
Kodo laŭ ISTAT 012135
Telefona prefikso 0332
Retpaĝo vidu tekste
Loko en mapo
vdr

Veddasca estas loĝloko kaj eksa komunumo de norda Italio, ĉe la limo al Svislando, kiu ekde la jaro 2014 apartenas al nove kretita komunumo Maccagno con Pino e Veddasca. Ĝi situas en la regiono Lombardio kaj en la provinco Varese (Varezo). Fine de 2013 en la komunumo vivis 245 loĝantoj sur areo de 17,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 loĝantoj/km².

Ĝis 2013 najbaris la komunumoj Curiglia con Monteviasco, Dumenza, Maccagno, Pino sulla Sponda del Lago Maggiore kaj Gambarogno.

Subdividaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam la komunumo havis relative malmultajn loĝantojn, ili dispartiĝis al kompare multaj frakcioj: Alpe Cadrigna, Alpe Cangei, Alpe Casmera, Alpe Comendone, Alpe Feed, Alpe Prà del Cotto, Alpe Quadra, Alpe Rassini, Armio, Bacinetto, Biegno, Cadero, Caldera, Cangili, Costa del Fajetto, Fontana, Graglio, Lozzo, Monte Cadrigna, Monte Paglione, Monterecchio, Monte Sirti, Nove Fontane, Passo della Forcora, Passo Fontana Rossa, Pian della Croce, Pian Poso, Ponte Delà kaj Sasso Corbaro, kiuj do unuope havis vere malmultajn vilaĝanojn. La administra centro estis el la loĝloko Armio (896 metrojn super la marnivelo) kaj la kromaj plej gravaj loĝlokoj estis Biegno (892 metroj), Cadero (596 metroj), Graglio (895 metroj) kaj Lozzo (874 metroj). Pro la diversaj loĝlokoj, en la komunumo ankaŭ ekzistis pluraj kristanaj patronoj, nome la sankta Laŭrenco de Romo en Armio, la sankta Sebastiano en Biegno, la sankta Silvestro en Cadero, la ĝemelaj sanktuloj Gervasio kaj Protasio en Graglio kaj la ĉielenpreno de Maria en Lozzo. La memortagoj daŭre festiĝas kiel loĝlokaj festotagoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


panoramo