Vedela foko
Vedela foko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Vedela foko
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Vedela foko aŭ Makul-leptoniĥoto, Leptonychotes weddellii, estas relative granda kaj abunda foko (familio: Phocidae) kun ĉirkaŭpolusa distribuado ĉirkaŭ Antarkto. Vedelaj fokoj havas la plej sudan distribuadon el mamuloj, kun habitato kiu etendas tiom for suden kiom ĝis McMurdo Sound (ĉe 77°S).
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas la nura specio en la genro Leptonychotes, kaj la nura membro de la antarkta tribo Lobodontini kiu preferas ĉebordajn habitatojn sur fiksaj glacikampoj sur libere flosanta driva glacio. Pro sia abundo, relativa atingeblo, kaj facilo por alproksimiĝo fare de homoj, ĝi estas la plej bone studita el la fokoj el Antarkto. Ĉirkaŭkalkule 800,000 individuoj restas nuntempe. Vedelaj fokidoj lasas siajn patrinojn post kelkaj monatoj de aĝo. En tiuj monatoj, ili estas nutrataj per la varma kaj gras-riĉa lakto de la patrinoj. Ili foriras kiam ili pretas ĉasi kaj kaj estas sufiĉe grasenhavaj por survivi en akra vetero.
La Vedela foko estis malkovrita kaj nomigita en la 1820-aj jaroj dum ekspedicioj estritaj de James Weddell, brita fokoĉasado|fokoĉasista markapitano, ĉe partoj de la Suda Oceano nune konata kiel Maro de Weddell.[1] Tamen, ĝi povas troviĝi en relative uniformaj densecoj ĉirkaŭ la tuta antarkta kontinento.
Taksonomio kaj evoluo
[redakti | redakti fonton]Habitato
[redakti | redakti fonton]La natura habitato de la Vedela foko estas oceana kaj mara glacio ĉirkaŭ Antarkto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Todd, B. (2002). Seals and sea lions. New Zealand: Reed Publishing Ltd.
- OBIS-SEAMAP Arkivigite je 2016-05-06 per la retarkivo Wayback Machine
- ADW: Leptonychotes weddellii
- Adaptions of Diving Mammals Arkivigite je 2005-10-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Audio recording from Macaulay Library at Cornell Lab of Ornithology
- Zapol, W. M. (1987). “Diving Adaptations of the Weddell Seal”, Scientific American 256 (6), p. 100–105. doi:10.1038/scientificamerican0687-100.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Voices in the Sea - Sounds of the Weddell Seal Arkivigite je 2014-07-09 per la retarkivo Wayback Machine