Vegas de Matute

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vegas de Matute
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40423
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 329  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 48′ N, 4° 17′ U (mapo)40.795-4.2777777777778Koordinatoj: 40° 48′ N, 4° 17′ U (mapo) [+]
Alto 1 013 m [+]
Areo 22 km² (2 200 ha) [+]
Vegas de Matute (Provinco Segovio)
Vegas de Matute (Provinco Segovio)
DEC
Vegas de Matute
Vegas de Matute
Situo de Vegas de Matute
Vegas de Matute (Hispanio)
Vegas de Matute (Hispanio)
DEC
Vegas de Matute
Vegas de Matute
Situo de Vegas de Matute

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vegas de Matute [+]
vdr

Vegas de Matute [BEgas demaTUte] estas municipo en la sudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la administracia dividaĵo Partido Judicial de Segovia (jurisdikcia partio de Segovio) en la sudoriento de la provinco. La loknomo Vegas de Matute estas etimologie komprenebla kiel Valoj de Matute. En la municipa teritorio estas je unu km kaj duono de la loĝloko, la mezepoka setlejo de Matute, nun senhoma, kiu lasis sian nomon al la toponimo Vegas de Matute, kiu iam nomiĝis Las Vegas kaj estis nur kvartalo de Matute. La nuna municipo estas dividita en la kvartaloj la Lobera, Zancao kaj nuntempa Matute. Krome la novdomaro Montevegas kaj parto de Los Ángeles de San Rafael apartenas al tiu ĉi municipo.​ ​

Vegas de Matute en la provinco Segovio.
Placo de Vegas de Matute.
Preĝejo de Vegas de Matute.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 21,92 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 313 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 400 el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 30 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Valdeprados, Guijasalbas, Otero de Herreros, Zarzuela del Monte, Navas de San Antonio kaj El Espinar.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al Sexmo de San Martín de la Comunidad de ciudad y tierra de Segovia. En la 13-a jarcento la loko estis donita de la reĝo Sanĉo la 4-a al la stirpo Segovia pro ilia kunlaboro en militoj.

El Matute la loĝantaro translokiĝis al nova loko Vegas de Matute. En la Catastro de Ensenada de la 18-a jarcento oni referencis la «Villa de Vegas de Matute y despoblado de Matute».

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj kalkoproduktado (prie estas forno en la blazono). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun gastigado, konstruado kaj piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj, kiel la preĝejo de la 16-a jarcento, ermitejo, fornoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]